Epoko de la revolucioj

(Alidirektita el Epoko de revolucioj)

La Epoko de la revoluciojRevolucia Epoko estas periodo el la fino de la 18a ĝis la mezo de la 19a jarcentoj en kiu nombraj gravaj revoluciaj movadoj okazis en plej el Eŭropo kaj el Ameriko.[1] Tiu periodo estas karakterizita per la ŝanĝo el absolutismaj monarkioj al reprezentaj registaroj kun skriba konstitucio, kaj la kreado de naciaj ŝtatoj.

La Kvinopa Komitato skribas la Usonan Deklaron de Sendependeco kiel starto de la Usona Revolucio: Adams, Sherman, Livingston, Jefferson kaj Franklin.

Influita de la novaj ideoj de la Klerismo, la Usona Revolucio (1765–1783) estas kutime konsiderata komenco de la Revolucia Epoko. Ĝi siavice inspiris al la Franca Revolucio de 1789, kiu rapide disvastiĝis al la cetero de Eŭropo pere de la revoluciaj militoj. En 1799, Napoleono enpoviĝis en Francio kaj pluigis la revoluciajn militojn konkerante plej el la kontinenta Eŭropo. Kvankam Napoleono trudis en siaj konkeraĵoj kelkajn el modernaj konceptoj kiel egaleco antaŭ la leĝo, aŭ civila kodo, lia rigora militokupacio okazigis naciajn ribelojn, ĉefe en Hispanio kaj Germanio. Post la venko super Napoleono, la grandaj potencoj de Eŭropo fondis la Sanktan Aliancon en la Kongreso de Vieno en 1814–15 — kiel klopodo eviti estontajn revoluciojn — kaj ankaŭ restaŭris la antaŭajn monarkiojn. Tamen, Hispanio estis konsiderinde malfortigita pro la Napoleona Milito kaj ne povis reteni siajn amerikajn koloniojn, el kiuj preskaŭ ĉiuj proklamis siajn sendependigojn per ribeloj kaj militoj inter 1810 kaj 1820. Revolucio tiam disvastiĝis reen al suda Eŭropo en 1820, kun ribeloj en Portugalio, Hispanio, Italio, kaj Grekio. Kontinenta Eŭropo estis skuita per du similaj revoluciaj tajdoj en 1830 kaj 1848, nomitaj ankaŭ Printempo de Nacioj. La demokrataj postuloj de la revoluciuloj ofte kuniĝis kun movado por sendependeco aŭ por nacia unuigo, kiel en Italio, Germanio, Pollando, Hungario ktp. La violenta subpremado de la Printempo de Nacioj markis la finon de la epoko.

La esprimo epoko de la revolucioj estis popularigita de la brita historiisto Eric Hobsbawm en sia libro The Age of Revolution: Europe 1789–1848, publikigita en 1962.[2]

Sturmado de la Bastilo, 14-an de julio 1789.

Revolucioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Matson, Cathy (Julio 2005). "The Atlantic Economy in an Era of Revolutions: An Introduction". William and Mary Quarterly.
  2. Hobsbawm, Eric, The Age of Revolution: Europe 1789–1848, London, Abacus (1962).