Ernő Traeger [trEger], germane Ernest Träger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Traeger Ernő estis hungara-aŭstra ministeria oficisto, stenografisto. Lia pseŭdonimo estis Tregényi Ernő.

Ernő Traeger
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de oktobro 1887(nun 1887-10-27)
en Hungario Pinkafő (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 15-an de februaro 1971
en Hungario Vác (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo juristo • oficisto • stenografiisto
vdr

Ernő Traeger[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1887 en Pinkafő (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pinkafeld en Aŭstrio), li mortis la 15-an de februaro 1971 en Vác.

Biografio redakti

Ernő Traeger devenis el aŭstra-hungara familio. Li maturiĝis en gimnazio en Sopron, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, fine li doktoriĝis el juro en Scienca Universitato Ferenc József. Jam dum la gimnaziaj jaroj li okupiĝis pri stenografio. Inter 1912-1918 li havis juran postenon en la aŭstra-hungara komuna financministerio en Vieno, poste en pluraj ministerioj en Budapeŝto. Li estis aktiva en konstatoj de la nova landlimo inter Aŭstrio kaj Hungario. Li mem deklaris sin hungaro spite aliajn familianojn. Inter 1926 kaj 1941 li estis ministeria respondeculo pri la stenografio. Dum Anschluss li helpis rifuĝon de Ödön von Horváth al Budapeŝto, iom poste li ne aliĝis al hu:Volksbund. Inter 1945-1947 li estis arestita, poste la juĝejo deklaris lin senkulpa. Spite tion li rajtis labori nur simplajn laborojn. Dum la hungara revolucio de 1956 la aŭstraj parencoj sendis aŭton por rifuĝi, sed li restis en Hungarlando. Li pensiukiĝis en 1957, poste li helpis laboron de la stenografia asocio. Tiutempe li vivis en Felsőgöd. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • poemtradukaĵoj
  • Amikor az élő valóság legendává lesz… (1931)
  • Horthy Miklós 70 éves (1938, la libro estis malpermesita dum la socialismo)
  • Hat siratóének (poemoj, 1941)
  • Árnyékban (poemoj, 1944)
  • Az első magyarországi gyorsírási tankönyv soproni vonatkozásai II. (1958)

Fontoj redakti

Referencoj redakti