Ervin Bossányi [boŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bossányi Ervin estis hungara-angla pentristo, vitralisto. Lia origina familia nomo estis Breslauer (laŭ informo de [1]).

Ervin Bossányi
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de marto 1891(nun 1891-03-03)
en Hungario Regőce (Hungara reĝlando)
Morto la 11-an de julio 1975
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Anglio Eastcote (Britio, Anglio)
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Académie JulianArta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Infano Jo Bossanyi
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • ceramikisto • textile artist
vdr
Pentrita vitrofenestro de Ervin Bossányi en Katedralo de Canterbury

Ervin Bossányi [2] naskiĝis la 3-an de marto 1891 en Regőce (Hungara reĝlando, nuntempa Ridjica en Serbio), li mortis la 11-an de julio 1975 en Eastcote (Britio, Anglio).

Biografio redakti

Ervin Bossányi akiris diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1910. Lia ĉefinstruisto estis Ignác Ujváry. Dum la studentaj jaroj li studvojaĝis kun Imre Szobotka al Venecio (1908) kaj Romo (1909). Li plulernis helpe de stipendio en Parizo, Romo kaj Londono. Li batalis dum la 1-a mondmilito, fine li estis militkaptito. Li povis hejmenveni en 1919, sed li translokiĝis al Lübeck, kie li okupiĝis pri ĉiuspecaj artaĵoj. Inter 1929 kaj 1934 li laboris en Hamburgo, li faris murpentraĵojn, dekoraciojn, ceramikaĵojn kaj precipe pentritajn vitralojn. En 1934 li translokiĝis al Londono kaj li daŭris kreadojn de la pentritaj vitraloj. Inter 1950 - 1965 li kreis vitralojn al Sud-Afriko, poste li pentradis.

El solaj ekspozicioj redakti

  • 1925, 1930, 1932 Hamburgo
  • 1935 Londono
  • 1969 Kent
  • 1979 Oxford
  • 1980 Budapeŝto, Baja

El grupaj ekspozicioj redakti

  • 1911-1914 Parizo
  • 1922 Hamburgo

Fontoj redakti