Esma Redžepova

Esma Redžepova (n. la 8-an de aŭgusto 1943 en Skopje - m. la 11-an de decembro, 2016 en Skopje) estis romaa kantistino kaj aktorino de Nord- Makedonio kiu apartenis al la islamaj romaoj. Ŝi estis unu el la unuaj artistoj kiuj kantis en la romaa lingvo en radio kaj televido.

Esma Redžepova
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1943 (1943-08-08)
en Skopjo
Morto 10-an de decembro 2016 (2016-12-10) (73-jaraĝa)
en Skopjo
Lingvoj ciganamakedona
Loĝloko Skopjo
Ŝtataneco Reĝlando Bulgario • Independent Macedonia • Demokratia Federacia Jugoslavio • Socialisma federacia respubliko JugoslavioNord-Makedonio
Familio
Edz(in)o Stevo Teodosievski
Okupo
Okupo kantistopolitikisto
TTT
Retejo http://www.esma.com.mk/
vdr

Ŝi estis ankaŭ nomumita por la Nobel-premio pri paco[1] kaj ricevis multajn honorigojn. Estinte vicprezidantino de la Internacia Romaa Unio[2] ŝi estis granda aktivulino por la romaa kulturo,

Esma Redžepova ankaŭ pledas por pacismo kaj pli bonaj interkulturaj rilatoj. Ŝi ankaŭ defendas la rajtojn de virinoj, precipe ilian aliron al potenco, kaj politike kaj ekonomie  . En 1995, ŝi subtenis organizaĵon de romaaj virinoj en Skopje, kiu ricevis la nomon "Esma". Ŝi estis ofte en Barato kie ŝi renkontis Indira Gandhi.

Verkaro redakti

Ŝi kantis folklorajn kantojn en la turka, makedona kaj . Ŝi partoprenis dufoje al la Eŭrovido-Kantokonkurso (en 2006 kaj en 2013).

Krom en Rromani aŭ romanés (nomo propralingve por cigana lingvo), Esma Redžepova kantis ĉefe en la makedona, sed ankaŭ surbendigis kantojn en la serbokroata, turka, hebrea, greka kaj hindia. Ŝiaj kantoj ofte traktas la samajn temojn: nereciproka amo kaj deviga geedziĝo, koraflikto, geedziĝo.

Konata pro sia potenca kaj emocie ŝargita voĉo, Esma Redžepova estis en 2010 inkluzivigita inter la "50 grandaj voĉoj" de la usona nacia publika radio. Tiu ĉi elekto celis kunigi kvindek kantistojn de internacia famo, kiuj lasis spuron en la historio de la muziko[3].

Muzika stilo redakti

Ansambl Teodosievski, kiu preskaŭ ĉiam akompanis Esma Redžepova, inkluzivas tipajn instrumentojn por romaa kaj makedona muziko: la hobojo, la klarneto, la akordiono, la zurna kaj la davul. La repertuaro de Esma plejparte sekvas la romaan aŭ makedonan tradiciojn. Ambaŭ tiuj antikvaj stiloj havas profundajn historiajn influojn, inkluzive tiujn de turka, mezorienta kaj orienteŭropa origino. La nuntempa okcidenta influo senteblas ĉe iuj kantoj el la 1960-aj jaroj, poste ĝi iĝis pli grava en la 2000-aj jaroj, kiam la kantistino elektis pop-muzikon kun mondritmaj tonoj. Dum ĉi tiu sama jardeko, ŝi esploris sufiĉe diversajn ĝenrojn danke al duetoj kun junaj artistoj. Ŝi tiel kontribuis al popmuziko, etno-popmuziko kaj RnB.

Kvankam Esma Redžepova ne nomas artistojn kiuj inspiris ŝin, inter ŝiaj plej ŝatataj kantistoj estas Nedyalka Keranova el Bulgario kaj Googoosh el Irano. Ŝi ankaŭ aprezas klasikan muzikon kaj la kantadon de Luciano Pavarotti el Italio[4].

Laŭ Esma Redžepova, romaa muziko estas inventema kaj ĝi evoluas kaj estas kondiĉigita de multaj influoj. Tamen, ŝi estas tre kritikema pri la hibrida romaa muziko kiu ekzistas ekzemple en Hispanio kaj Hungario, ĉar ŝi opinias ke romaaj muzikistoj en ĉi tiuj landoj ludas pli-malpli lokan ne-romaan muzikon[5].

Kino redakti

Aldone al ŝiaj multaj filmetoj, Esma Redžepova ankaŭ partoprenis plurajn filmojn, kaj fikciaj kaj dokumentfilmoj. Por Esma Redžepova la usona filmo When the Road Bends... Tales of a Gypsy Caravan el la jaro 2006, dokumentfilmo pri kvin romaaj artistoj kiuj koncertis en Usono, estis granda seniluziiĝo por ŝi pro la bildo, kiun tiu donas de la romaa komunumo. Laŭ ŝi, la spektanto estas devigata pensi, ke ĉiuj romaoj vivas en malbonaj kondiĉoj, dum ekzistas ankaŭ meza aŭ privilegiita klaso al kiu ŝi ankaŭ apartenas [5] . Ĉi tio estas klare esprimita en la filmo Rromani Soul (La kanto de la romaoj), reĝisorita de Louis Mouchet. Tiu ĉi filmo kondukas Esma al Saintes-Maries-de-la-Mer, poste al Kannauj en la barata subŝtato Utar-Pradeŝ, la lulilo de la romaoj laŭ la lingvisto Marcel Courthiade kiu akompanis ŝin.

En 2009, ŝi partoprenis la germanan dokumentan filmon Balkan Soul & Gypsy Blues.

Muzeo pri romaa muziko redakti

Kiam Esma Redžepova kaj ŝia edzo revenis al Skopje en 1989, la kantisto eklaboris pri ambicia projekto, nome "muzikmuzeon kaj domon de la homaro". Ŝi imagis la lokon kiel loko por konservi arkivojn pri romaa muziko kaj muzikaj kaj historiaj objektoj. La muzeo devus inkluzivi ankaŭ spektaklejon, studion kaj akceptejon por malriĉuloj por ke ili ricevu kuracadon.[5]

Noto redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.

Referencoj redakti

  1. (en) Jiandani, Sanjay, ”FYR Macedonia: Song Presentation Show on 27 February”, ESCToday, la 7-an de februaro 2013.
  2. (de) Cioabă Präsident der Internationalen Roma-Organisation, Allgemeine Deutsche Zeitung, la 10-an de aprilo 2013
  3. (en) Anne Midgette, NPR's "50 Great Voices" and vocal technique arkivo, Washington Post, la 7-an de aprilo 2010.
  4. (makedone) Marija Glavĉeva, Есма Реџепова: Да не беше Стево, ќе чистев уште скали (Esma Redzepova: Se ne estus Stevo, mi purigus pli da ŝtuparo) [arkivo], Tocka, la 6-an de februaro 2012
  5. 5,0 5,1 5,2 (en) Carol Silverman, Romani routes : cultural politics and Balkan music in diaspora, New York, Oxford University Press, 2012, 398 p. (ISBN 978-0-19-530094-9, rete legebla arkivo), p. 215

Vidu ankaŭ redakti

Ciganoj

Cigana muziko

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de Esma Redžepova Arkivigite je 2005-11-29 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo)