Insigno de Esperanto

(Alidirektita el Esperanta stelo)

EdE-I

Noto: Tiu artikolo estas subskribita, ne konvenas fari sanĝojn, aldonoj devas aperi klare aparte. Jam estas ankaŭ aparta artikolo Verda stelo.


Insigno. La insigno de la Esperantistoj estas verda kvinpinta stelo. La verda koloro simbolas la esperon kaj la kvin pintoj - la kvin mondpartojn.

Por ĝin formi estas plej rekomendinde desegni rektan (regulan) kvinangulon (sekve ĉiu angulo havos 108º) poste daŭrigi ĉiun lateron ambaŭflanke ĝis la renkonto kun la daŭrigo de du ceteraj lateroj (ne najbaraj). La ricevita tiamaniere pentagramo estos la efektiva insigno. Se ni nun tiun stelon pentros je verda koloro ĝi estos la efektiva Esperanta stelo. Kun la fluo de la tempo la stelo havis diversajn modifojn, la plej ofta kaj laste preskaŭ oficiala estas tiu: ĉiu kvinono de la stelo estas duone verda kaj duone pli hela (plej ofte blanka), tiel ke la stelo konsistas el kvin trianguloj pli helaj kaj kvin trianguloj pli malhelaj (alterne ĉirkaŭ unu komuna punkto).

Ankaŭ rimarkiĝis steloj Esperantaj, esprimantaj iun fakan aldon-ideon, kiel ekz. kristanoj portas insignon kun kruco interne, UEA-anoj portas kun la literoj UEA interne, SAT-anoj - kun literoj SAT, socialistoj - kun ruĝaj kvin ĉirkaŭkampoj anstataŭ la kutimaj blankaj - ĉar por pli videbligi la verdan stelon, kiu ofte sur la fundo de malhela vestaĵo ne distingiĝadis, oni fabrikadis la stelojn kun aldono de blanka fono, kaj la tuta insigno havis tiam formon ĉu de rondo ĉu de pentagono (kvinangulo). Multaj aliaj "ideoj" estas esprimataj en la diversaj insignoj. Ekz. estas insigno kun la portreto de Zamenhof meze, kun kamentuboj apude, kun olivbranĉoj sube, kun radioj ĉirkaŭe ktp. Ne elkalkuleblaj estas ĉiuj variaĵoj. Dum la UK-oj ofte ĵetas sin en la okulojn insignoj kun malsupren plilongigita hirundvosto diverskolora. La koloroj evidentigas la naciecon, al kiu apartenas la portanto de l' insigno. Ankaŭ - laste ofta aperaĵo - oni rimarkas insignojn en formo de du kruciĝantaj flagetoj, el kiu unu estas la Esperanta kaj la dua - la nacia.

Apartan belan kategorion formas la kongresaj insignoj. Tiuj de la naciaj kongresoj estas plejparte kartonaj (kvankam pli ol ofte - tre artaj), sed tiuj de la UK estas p1ejparte metalaj (escepte tiuj de Hago (1920), Praha (1921) dum kiuj la kongresanoj portis kartonajn rondajn insignojn, kaj en Ĝenevo (1925), dum kiu kiel insigno servis silka flag-forma rubandeto kun steleto malsupre). La insignoj de la UK-j prezentas jam ion, pretendantan je arta valoro. Rimarkiĝas kvazaŭ certa konkurado, kaj tial kiel efiko estas tio, ke ni rajtas fieri pri kelkaj perfektaj artaĵoj. La plej bela - miaopinie - ĝis nun estis tiu de la jubilea Kongreso en 1912 en Krakovo kaj tuj post ĝi - tiu de la XI-a UK en San-Francisko en 1915. Ankaŭ senriproĉa estas tiu de Parizo (1914), de Antverpeno (1928) kaj aliaj.

Pri insignoj dum la unuaj du UK-j mi ne aŭdis. Cetere tiam ankoraŭ preskaŭ ne ekzistis Esperanta insigno. Kaj se iu portis, do estis ĝuste la primitiva stelo kvinpinta. (Tiujn informojn donis al mi A. B. Brzpstpwski, kiu eĉ montris al mi la steletojn, kiujn - laŭ lia aserto - portis Zamenhof mem (dum la unuaj du UK-j.).

(Historio.) La Esperanta insigno en sia historio havas kelkajn periodojn: 1) kiam la signo estis nur sur papero (t. e. sur presaĵoj, leterpapero ktp.) Ni trovas en malnovaj n-roj de "Esperantisto" de 1892 kelkfojajn proponojn kaj eĉ faktojn, ke jam ekzistas multaj Esperantistoj kun vizitkartojkovertoj kun surpreso: Esperantisto, aŭ Esperanto, 2) kiam estis proponita ke ĉiu Esperantisto portu ian signon (sur la paĝo 181 de Esperantisto 1892 ni legas: "B. G Jonson el Östersund proponaske la Esperantistoj akceptu ian difinitan signon, per kiu ili povus, renkontante sin, ekkoni unu la alian, ekzemple koloran silkan peceton, portatan sur la surtuta kolumo. Ni prezentas tiun ĉi opinion al niaj legantoj, kvankam ni dubas, ĉu io simila sur la vestoj estus akceptebla. Sed eble tiu ĉi ideo estus uzinda en alia maniero?") Tio estis la unua tiudirekta ideo, ĵetita al la Esperanta mondo, 3) kiam estis proponita definitive la nuna stelo.

Foliumante la paĝojn de la malnovaj Esperantaj gazetoj ni trovas multajn aliajn sufiĉe interesajn proponojn, ekz. "brelokon (Esperantisto de 1893 p: 21) portatan sur la ĉeneto de la poŝa horloĝo, aŭ apud la nazumo (pince-nez)."

Sur la p: 47 de la samjara Esperantisto ni trovas jam ion rilatantan la Esperantan stelon, tian, kian ni konas nun. Nome la alineo 7 publikigas: "L de Beufront konsilas, ke la kovriloj de ĉiuj libroj de nia literaturo kaj entute ĉio, kio tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon. En tia maniero la verda koloro kun stelo (du simboloj de espero, esperanto) fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion kio apartenas al ĝi. Ni plene aprobas tiun ĉi ideon, kaj ni ĝi uzados de nun sur ĉiuj verkoj, kiujn ni eldonados. Ni roponas tion saman ankaŭ al niaj aliaj amikoj eldonantoj."

Tiu ĉi informo jam prezentas klare, kiu estas la aŭtoro de la stelo Esperanta. Kvankam nenio estas dirita pri la formo de la stelo, tamen, ĉar ekde tiu tempo komencis aperadi la kvinpinta stelo sur la libroj de la Biblioteko de la L. I. E - kvankam alie ombrigita ol la nuna Esperanta stelo - ni supozu, ke temis en la artikolo de Beaufront pri kvinpinta stelo.

Sur la p: 84 de la samjara gazeto ni trovas jam informon pli klaran. Temas jam pri insigno (ne nur pri signo presita, sed pri insigno portebla sur la vesto - pri kio ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj la redakcio dubis). Ĉiuj niaj korespondantoj - skribas la redakcio - konsentas, ke tio ĉi estas la plej konvena signo por ni, kaj proponas diversajn detalajojn por tiu ĉi signo. S-ro G. Rjabinin proponas, ke la signo prezentu malgrandan rondeton kun diametro de 2-3 centimetroj kun malgranda stelo en la mezo el tia metalo, kiun ĉiu volas; la stelo devas esti sur verda fundamento; la manieron kaj lokon de portado ĉiu povas elekti mem. S-ro P. Deullin proponas, ke oni akceptu simplan verdan stelon, el kiu ajn ŝtofo, laŭ la deziro de la uzanto, kaj sur kiu ajn loko, kun la surskribo: "Ligo Esperantista", aŭ "Esperantisto". Ĉar preskaŭ ĉiuj aprobas la verdan koloron kaj stelon kaj, jam longe multaj amikoj uzas en sia stampo la esprimon "Esperantisto", tial ni pensas, ke la difinita signo de nia afero iom post iom fariĝos: verda koloro, stelo kaj la vorto "Esperant" aŭ "Esperantisto". La detalojn, kiel ligi inter si la tri diritajn punktojn kaj en kia formo kaj loko ilin uzi, ni devas lasi al la bontrovo de ĉiu aparte, kaj ni esperas, ke ankaŭ en tio ĉi la tempo kaj uzo baldaŭ ellaboros ion difinitan".

Tamen "la tempo kaj uzo" ne baldaŭ ellaboris ion difinitan. Jen pasis 6 monatoj kaj sur la paĝo 164 de la samjara gazeto ni legas jam ion, kio pruvas, ke malgraŭ ke la stelo jam ekzistis, la verda koloro ankaŭ, tamen la stelo mem ne estis verda.". . . Mi pensas, ke estus bone kaj utile, se ĉiuj Esperantistoj en sia korespondado kiom eble pli multe uzadus kovertojn kun nia signo (verda koloro kaj ora stelo) kaj kun. . ." La aŭtoro de tiuj vortoj estas Arnold Thorn el Böda.

Ankaŭ ni legas en 1894 sur la p: 147 de la sama gazeto: "Kvankam la ideo pri ekstera signo por la Esperantisto ŝajnas al ni nefacile plenumebla, ni tamen ne volas malhelpi al la disvolviĝo de tiu ĉi ideo. Tial ni ankaŭ presas nun la sekvantan leteron, kiun ni ricevis de s-ino A. Profioroviĉ: "En Nro 12 de Esperantisto 1892 kaj en Nro 6 1893 S-roj B. Jonson kaj G. Rjabinin proponis, ke ĉiuj E-istoj portu egalan signon; mi jam longe pensis pri tio ĉi kaj ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas tre bona rimedo por disvastigado de nia afero. Mi proponas ke ĉiuj Esperantistoj portu malgrandan kvinpintan stelon el origita bronzoaluminio kun la surskribo "Esperanto". . . Se 2/3 de ĉiuj Esperantistoj deziros porti tian stelon, tiam mi aĉetos kaj dissendos ilin al ĉiuj dezirantoj. Tia stelo (21/2 centimetroj en diametro) el origita bronzo kostos 1 rublon, el pura oro - 8 rublojn. . .

En 1895 la sama gazeto sur la p: 75 publikigas: "La Odesa Rondeto Esperantista pretigis verdajn kovertojn (de kelkaj specoj pli karajn kaj pli malkarajn) kun presita surskribo: Lingvo Internacia Esperanto kaj kun ora stelo Esperanta. . . V. Germet Odesa Kobelevskaja 4". Tiuj ĉi informoj igas nin pensi ke la prototipo de la nuna insigno estis ora stelo sur verda kampo. Kiamaniere okazis la transiro de la ora stelo al la verda, pri tio ni ĝis nun ne scias. Kiel ni sube konvinkiĝos, ankaŭ Zamenhof ne sciis.

En la raporto de la Unua Esperanto Konferenco en Calais - Dover 1904, sekve post naŭ jaroj, ni legas ke s-ro Pourcine proponas enkondukon de unu komuna signo Esperantista.

Povas esti ke estis ĝuste li, kiu proponis la verdan stelon, dum ĉiuj aliaj ĝisnunaj koncernas alikoloran (La Nurnbergaj eldonaĵoj portis la stelojn de la sama koloro kiel la presaĵoj, t. e. de la nigra koloro).

Nenie ni trovas ian ajn mencion pri oficialigo de la Esperanta insigno. Ke plej certe tia oficialigo neniam okazis pruvas ankaŭ la jena letero de Zamenhof (The British Esperantist 1912 p: 34): "Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝjnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis min s-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro".

Ĉar tiu enunciado aperis nur en 1912, ni ne miru kial ankaŭ Zamenhof ne memoris klare kaj pri ĉio skribas aŭ: "ŝajnas al mi" aŭ tute senpersone: "aperis stelo. . ."

Kiel ion tute oficialan ni devas tamen konsideri la jenan fakton. Sur la p: 24 de la Kajero Unua (aŭgusto 1906) de la Esperantista Dokumentaro, t. e. en la oficialaj dokumentoj pri la UK 1905 ni legas inter la decidoj : ". . .1, oni akceptas kiel universalan Esperantan flagon, la flagon de la Boulogne-a Grupo (verda tuko) longa je l.20 metro, kun maldekstra supra angulo blanka (0,50X 0,50) kaj sur tiu ĉi blankaĵo, verda stelo."

Konklude ni devas rekoni: la unua, kiu ĵetis la ideon pri int. komuna signo Esperantista, estis B. G. Jonson el Öbstersund en 1892; la unua, kiu ĵetis la ideon pri verda koloro kaj pri stelo estis L. de Beaufront en 1893. Kiu prezentis la unua la verdan stelon, tian, kia ĝi estas nun - je tiu demando ni restos plej certe sen respondo. E. WIESENFELD.