Etfolia bursero
La etfolia bursero (Bursera microphylla), ankaŭ konata kiel la elefanto-arbo, estas arbo el la genro Bursero. Ĝi vegetas laŭ karakteriza skulptarteca formo, kun trunko kiu similas elefantan rostron.
Etfolia bursero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bursera microphylla Gray[1] | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Elaphrium microphyllum (A. Gray) Rose[1] | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiTiu ĉi nearktisa kaj neotropisa arbo hejmas en norda Meksiko, en la subŝtatoj de Malsupra Kalifornio, Suda Malsupra Kalifornio, Sinaloo, Sonoro kaj Zakateko [1]; kaj Sudokcidenta Usono, en Suda Kalifornio kaj Arizono); precipe en dezertaj ekoregionoj. Ĝi estas unu el la superregantaj arbospecioj en la laguna-montaraj sekaj arbaroj.
Priskribo
redaktiLa etfolia bursero atingas altecon de 3,6–4,7 m[2] kaj sia arboŝelo estas hele griza ĝis blanka, kun pli junaj branĉoj prezentante ruĝecan koloron. La maldensa foliaro ampleksas longajn, rektajn, platajn, guŝecajn foliojn kiuj konsistas el pare pinataj folietoj. Ĝi floras en rondigitajn flavajn burĝonojn kiuj malfermiĝas al malgrandajn steloformajn blankajn aŭ kremkoloraj florojn. La frukto estas drupo entenante flavan kerneton[3].
Uzadoj de la Cahuilla
redaktiLa Cahuilla-indianoj de Kolorado-Dezerto en Kalifornio, laŭ la legendo, uzis la ruĝan sevon de la elefanto-arbo kiel ĝeneralan kuracilon.
Bildaro
redakti-
Bursera microphylla en Malsupra Kalifornio, Meksiko
-
Bursera microphylla en Sonora-Dezerto, Arizona, Usono.
-
Bursera microphylla en Vizkajno-Dezerto, Suda Malsupra Kalifornio, Meksiko
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle PlantFiles: Detailed information on Elephant Tree Bursera microphylla. davesgarden.com. Alirita 2009-01-11.
- angle C. Michael Hogan. 2009. Elephant Tree: Bursera microphylla, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg
- angle Jepson Manual Treatment
- angle USDA Plants Profile
- angle Photo gallery
- angle Bursera microphylla (www.desert-tropicals.com) Arkivigite je 2010-10-27 per la retarkivo Wayback Machine