Eugène FROMENTIN (n. en decembro 1820 en La Rochelle - mortis la 27-an de aŭgusto 1876 samloke) estis franca pentristo kaj verkisto de la 19-a jarcento. Li montriĝis produktema, kvankam ne tre originala orientista artisto.

Eugène Fromentin
Persona informo
Eugène Fromentin
Naskiĝo 24-an de oktobro 1820 (1820-10-24)
en La Rochelle
Morto 27-an de aŭgusto 1876 (1876-08-27) (55-jaraĝa)
en La Rochelle
Tombo Q110364125 vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Pierre Samuel Toussaint Fromentin-Dupeux vd
Profesio
Alia nomo Fromentin, Eugene • Fromentin, Eugène-Samuel-Auguste • Fromentin-Dupeux, Eugene Samuel Auguste vd
Okupo pentristo • verkisto • arthistoriisto vd
Laborkampo pentradoliteraturo vd
Verkado
Verkoj Falconry in Algeria: the kill ❦
Courriers, country of Ouled-Nayls, in spring ❦
Arab Riders Stop in the Forest ❦
Farmyard with Cattle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memoraĵo el Esneh, 1876.
Fare de Eugène Fromentin

Vivo redakti

Post lernejo, Fromentin estis dum kelkaj jaroj la lernoknabo de Louis Cabat, pentristo precipe sperta pri pejzaĝoj. Li tre junaĝe vizitis Alĝerion, kaj do verkis multajn skizojn pri la pejzaĝoj kaj la loĝantoj de Nord-Afriko. Fromentin viciĝis inter la unuaj parizaj pentristoj, kiuj pentris pri tiu temo. Li ricevis en 1849 duarangan medalon.

Li vojaĝis duafoje al Alĝerio en 1852, okaze de arkeologia ekspedicio, dum kiu li povis plu studadi la pejzaĝojn kaj la kutimojn de tiu lando. Kiam li revenis, li danke al siaj multaj notoj kapablis plenumi tre realistajn, akuratajn pentraĵojn. Lian unuan gravan sukceson li spertis en la pentrosalono de Parizo en 1847, kun Gorges de la Chiffa. La stilo de Fromentin estis klare influita de Eugène Delacroix.

Fromentin cetere verkis romanojn, interalie Dominique (1862), kiun li dediĉis al George Sand. Li kandidatiĝis al la Franca Akademio en 1876, sed sensukcese.

Verkoj redakti

Pentraĵoj redakti

 
Araboj, 1871.
  • Gorges de la Chiffa (1847)
  • La Place de la broche à Constantine (1849)
  • Enterrement maure (1853)
  • Bateleurs nègres (1859)
  • Audience chez un chalife (1859)
  • Berger kabyle (1859)
  • Une rue à El-Aghouat, (1859)
  • Courriers arabes (1861)
  • Bivouac arabe (1863)
  • Chasse au faucon (1863)
  • Fauconnier arabe (1863)
  • Chasse au héron" (1865)
  • Voleurs de nuit (1867)
  • Centaures et arabes attaqués par une lionne (1868)
  • Halte de muletiers (1869)
  • Le Nil (1875)
  • Un souvenir d'Esneh (1875)

Romanoj redakti

  • Visites artistiques (1852)
  • Simples Pèlerinages (1856)
  • Un été dans le Sahara (1857)
  • Une année dans le Sahel (1858)
  • Dominique (1862)
  • Les Maîtres d'autrefois (1876)