Fülöpszállás
Fülöpszállás (fulopsAlAŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskőrös. La loknomo signifas: Filipotranoktejo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/F%C3%BCl%C3%B6psz%C3%A1ll%C3%A1s.jpg/300px-F%C3%BCl%C3%B6psz%C3%A1ll%C3%A1s.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 91 km²
- Loĝantaro: 2500
- Poŝtkodo: 6085
- Telefonprefikso: 78
Situo
redaktiFülöpszállás situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado, (krome estas fervojeto al Kecskemét), laŭ ĉefvojo Fülöpszállás-Kecskemét.
Historio
redaktiAntaŭ la hungaroj avaroj loĝis tie. Kumanoj alvenis en 1124. Tiam la vilaĝo nomiĝis Buzgánszállás. Laŭ la onidiro Filipo estis episkopo, kiu post la tatara invado en 1241 alvenis por kristanigi la kumanojn. Dum la turka erao la regiono senhomiĝis, la loĝantoj loĝis nur en urboj, ekzemple en Nagykőrös, Kecskemét, Szeged, Szabadka. Post la turkoj senfina serio de farmoj formiĝis, ĉar el la urboj la kamparanoj ne povis kulturi la teron kaj bredadi bestojn. En 1882 la fervojo atingis la nunan vilaĝon.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- en Fülöpszállás naskiĝis operokantisto András Faragó