Facila LingvoSimpla Lingvo estas speciale facile komprenebla maniero de esprimo. Facila Lingvo celas al homoj kun malaltaj lingvaj kapabloj por ebligi al ili la komprenon de tekstoj. Ĝi estas speco de Barrierefreiheit.

Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj difinas facilan lingvon unu komunikado.[1]

Principoj de facila lingvo redakti

  • Oni uzu mallongajn frazojn. Longaj frazoj estas partigitaj en plurajn frazojn.
  • Ĉiu frazo nur entenas unu eldiron, atestaĵon.
  • La subjunktivo (-usformo) estas evitinda.
  • abstraktaj ideoj estas evitindaj. Kie ili estas necesaj, ili estu klarigitaj per facile kompreneblaj ekzemploj.
  • Fremdlingvaj vortoj estas evitindaj. Kie bezonataj, ili estu klarigitaj per facile kompreneblaj ekzemploj.
  • Longaj, komplikaj vortoj estas evitindaj.
  • Mallongigoj estas klarigitaj je la unua apero per la plena teksto.
  • Bildoj aŭ filmoj helpas kompreni tekston.
  • Oni ne uzu infanan lingvon aŭ alie ne korektan lingvon.

La sekvantaj tri alineoj estas skribitaj en facila lingvo.

Facile legeblaj tekstoj estu klare skribitaj. Signo por tio estas la "Eŭropa signo por facila lingvo". Ĝi estis fiksita de „Inclusion Europe“. Kiu uzas tiun signon, devas obei la regulojn por facila lingvo. [2]: Persono kun malalta lingva kapablo ekzamenu la tekston. La nomo de tiu persono estas notita en la teksto. Du ekzempleroj devas esti senditaj al Inclusion Europe [3].

Apliko redakti

Facila Lingvo estas intencita por homoj kun malalta lingva kapablo. Ankaŭ sciencajn tekstojn oni skribu en facila lingvo. [4]

Organizo redakti

Homoj kun lernproblemoj havas specialan organizon. Mensch zuerst – Netzwerk People First Deutschland.

(Fino de la teksto en facila lingvo)

Reto por facila lingvo redakti

La reto por facila lingvo estis fondita en 2006. Al ĝi apartenas en germanio inter aliaj la Bundesvereinigung Lebenshilfe kaj la Selbsthilfeorganisation Mensch.

La germana reto ricevis en 2009 kune kun la germana ministrino Cornelia Funke la Kulturpreis Deutsche Sprache, kulturpremion germana lingvo, de la Verein Deutsche Sprache|Vereins Deutsche Sprache, unuiĝo germana lingvo.[5] La premio apartenas al la premioj plej alte dotitaj en la germana lingva areo.

Rekomendoj por kursoj por legado kaj skribado redakti

En Germanio Sven Nickel de la Bundesverband Alphabetisierung e.V. eldonis rekomendojn por kursoj por skribolernado kaj legolernado.[6]

Internaciaj diskutoj redakti

Ne nur dum diskutoj inter malpli kleraj homoj estas avantaĝe, uzi facilan lingvon. Ankaŭ alte edukitaj homoj evitu komplikan lingvon, se estas diskuto inter homoj kun diversaj lingvoj. idiomecaj esprimoj ofte estas ne kompreneblaj al fremdlingvanoj.

Rilataj temoj redakti

La kontraŭo de facila lingvo estas ekzemple oficiala lingvo, faka lingvo, speciale jura faklingvo, kaj internacia planlingvo.

Esperanto redakti

La inicinito de Esperanto Dr. Zamenhof intence nur eldonis tre mallongan regularon, sed aldonis multajn ekzemplajn tekstojn, inkluzive ne nur simplajn tekstojn, sed ankaŭ komplikajn, kiel la biblion kaj tekstojn de Shakespeare. La tiel nomata Zamenhofa stilo, kiu estas ankaŭ komprenebla por komencantoj, estas modela stilo.

En la propagando por Esperanto ĝia laŭdira facileco estas grava kriterio por konvinki homojn pri avantaĝo en la lernado de la lingvo.

Ĉu tiu argumento estas ĝusta aŭ tamen misgvida? Esperanto ja estas bone strukturita lingvo kaj tial lernanto povas sufiĉe rapide ekkoni ĝian strukturon. Tamen tio ne nepre estas facila, ĉar necesas por tio ankaŭ sufiĉe forta mensa kapablo. Oni ne kvazaŭ senpense povas lerni Esperanton, tute male: Necesas kompreni la funkciojn de ĝiaj elementoj por povi elekti en la parolado la plej taŭgajn por esprimi sin en konkreta kazo.

Tio jam komenciĝas ĉe la sonoj de la lingvo: Necesas ekzemple kompreni la diferencon inter voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj kaj kiel tiuj sonoj estas produktataj en la buŝo. Tio depende de la jam akirita lingvoscio povas esti facila aŭ malfacila tasko. Antaŭ ol oni estas lerninta la sonojn de Esperanto ne havas sencon daŭrigi la lernadon de la lingvo.

Al tio sekvas la gramatiko: En Esperanto estas finaĵo por la akuzativo. Tio ebligas la sufiĉe liberan poziciigon de rektaj objektoj en la frazo. Eblas do ŝanĝi la kutiman vortordon de subjekto-predikato-objekto sen ŝanĝi la sencon de la frazo. Tio por internacia lingvo estas tre grava strukturelemento kiu por parolantoj de lingvo kiu ne markas la akuzativon per iu prefiksosufikso ne estas facile komprenebla.

La akuzativo aperas jam dekomence en plej simplaj frazoj. Sen kompreni la funkcion de la akuzativo ne havas sencon daŭrigi la lernadon de la lingvo. Esperanto ja ne estas piĝino, do ĝi ne servas unuavice por baza parola komunikado, sed por komunikado inter homoj kiuj kapablas esprimi sin pri pli kompleksaj enhavoj.

Tio montriĝas tre klare en la vortformado. Povi mem formi novajn vortojn ja unuflanke ŝparas multe da peno por lernado de vortoj, sed aliflanke tio postulas intelektan kapablon por ankaŭ povi profiti de tiu avantaĝo.

Tekstoj en Esperanto ja povas esti facilaj, ĉar ilia enhavo estas facila. Facila enhavo ebligas ankaŭ facilajn formulojn. Tio ja povas esti helpo por komencantoj, sed kutime lernantoj ja ne volas resti "eternaj komencantoj".

Rilataj klopodoj en kelkaj landoj redakti

La finnoj kreis ellaboritan facilan lingvon, vaste konata sub la nomo Selkokieli. Origine ĝi estis intencita por fizike kaj mense handikapitaj personoj, sed en la lastaj jaroj oni konvinkiĝis, ke Selkokieli tre taŭgas por eksterlandanoj, kiuj pli kaj pli enmigras en la landon kaj bezonas komprenon de la finna lingvo. Selkokieli havas limititan vorttrezoron kaj regulojn pri faciligita gramatiko (ekzemple ke oni ne uzu la pasivon, sed aktivan voĉon kun subjekto "oni"). Oni tradukis multajn verkojn de la finna literaturo; en 2010 oni eldonis 300 librojn en Selkokieli, kaj leĝoj kaj publikaj formularoj, ankaŭ retpaĝoj ekzistas en selkokiela versio. En Helsinki ekzistas centro por Selkokieli, kiu ankaŭ eldonas dusemajnan gazeton "Selkouutiset".

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj, artikolo 2
  2. Europäische Vereinigung der ILSMH. (1998) Sag es einfach! Europäische Richtlinien für die Erstellung von leicht lesbaren Informationen für Menschen mit geistiger Behinderung für Autoren, Herausgeber, Informationsdienste, Übersetzer und andere interessierte Personen. Brüssel: Europäische Vereinigung der ILSMH. ISBN 2-930078-12-X. (PDF, 52 KB)
  3. About the use of the European easy-to-read logo[rompita ligilo] auf der Website von Inclusion Europe, abgerufen am 4. August 2010
  4. Anlage zur BITV - Bedingung 14.1 (germana dekreto)
  5. Cornelia Funke ist Trägerin des Jacob-Grimm-Preises Deutsche Sprache (germane). Verein Deutsche Sprache eV (2009-05-12). Arkivita el la originalo je 2009-09-15. Alirita 2024-03-19. “Lunde, la ĵurio aljuĝis la Jacob Grimm Premion por Germana Lingvo por 2009 al Cornelia Funke. Cornelia Funke estas unu el la plej gravaj kaj sukcesaj germanaj verkistoj hodiaŭ. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn”.
  6. Sven Nickel: Funktionaler Analphabetismus – Ursachen und Lösungsansätze hier und anderswo (PDF) Was ist einfach zu lesen? Kriterien leicht lesbarer Lektüre S.16
  7. Jenni Roth. "Kann man das nicht etwas klarer sagen?", Frankfurter Allgemeine Sonntagszeitung, 2011-06-19. Kontrolita 2024-03-20. (germane) "Lerni la finnan estas malfacila. Ĉar multaj migrantoj ne sukcesas fari tion, la ŝtato reklamas simplan version de la lingvo."


Tiu teksto estas tradukita el la germana vikio. Literaturo kaj
dekretoj tial koncernas precipe germanajn aferojn.
Bonvolu studi la alilingvajn tekstojn pri tiu ĉi temo kaj aldonu
gravajn partojn al tiu ĉi Esperanto-teksto.