Fera (III) amonia sulfato

kemia kombinaĵo
Fera (III) amonia sulfato
Kemia strukturo de la
Fera (III) amonia sulfato
Kristalo de Fera (III) amonia sulfato
Kemia formulo
  • NH4Fe(SO4)2 • 12 H2O
  • NH4[Fe(H2O)6](SO4)2 • 6 H2O,
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 55405
PubChem-kodo 197097
Fizikaj proprecoj
Aspekto palviolaj oktoedraj kristaloj,
malforte amoniakosimila
Molmaso 482.25 g/mol
(dodekahidratigita) g mol−1
Smiles [Fe+3].[O-]S(=O)(=O)[O-]
.[O-]S([O-])(=O)=O.[NH4+]
Denseco
  • 1.71 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 39 ĝis 41 °C
(102 ĝis 106 ; 312 ĝis 314 K)
Bolpunkto malkomponiĝo ĉirkaŭ 230 °C
Solvebleco:Akvo 1240 g/L
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/38
Sekureco S26 S37 S60
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305+351+338, P302+352, P321, P362, P332+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia fera (III) sulfato, NH4Fe(SO4)2 · 12 H2ONH4[Fe(H2O)6](SO4)2 • 6 H2O, ankaŭ konata kiel ferika amonia sulfato aŭ feraluno, estas duobla salo el klaso de la aluminatoj, kiuj konsistas je kombinaĵoj kun ĝeneral formulo AB(SO4)2 . 12 H2O. Ĝi aspektas iomete violkolora, kun oktoedraj kristaloj.

Diskutoj pri la origino de la kristalkoloro estas atribuata, laŭ kelkaj, al la malpuraĵoj de la kombinaĵo, kaj laŭ aliaj, tio estas propreco de la kristalo mem. Amonia ferika sulfato estas paramagneta, acida kaj toksa rilate al mikroorganismoj. Ĝi estas malforta oksidigagento, kapablante reduktiĝi al salo de Mohr, aŭ feroza amonia sulfato.

Preparado redakti

Amonia ferika sulfato estas preparebla per kristaliĝo el solvaĵo de fera (III) sulfato kaj amonia sulfato. La fero (II) el la feroza sulfato oksidiĝas al fero (III) en la ferika sulfato per aldono de sulfata acido kaj nitrata acido. Post aldono de amonia sulfato al la solvaĵo kun sekva akvoforigado, la kristaloj de feraj amoniaj sulfatoj precipitiĝas.

 
Sintezo de amonia fera (III) sulfato per interagado de fera (II) sulfato, nitrata acido kaj sulfata acido, sekvata per traktado de fera (III) sulfato kun amonia sulfato.

Procezo:

La nitrata kaj sulfata acidoj reakcias kun feroza sulfato por estigi ferikan sulfaton, nitratan oksidon kaj akvon. La ferika sulfato miksiĝas kun amonia sulfato kaj kristaliĝas por estigi amonian feran (III) sulfaton. Kutime la solvaĵo testiĝas por garantii ke ne plu ekzistas fero (II).

Amonia ferika sulfato uzatas en traktado por forĵetakvo, ledo, kaj tekstila produktado, samkiel agento por gravurado en la produktado de elektronikaj komponaĵoj. Ĝi same uzatas en multenombraj aplikoj, inkluzive de adiabata ekipaĵaro por malvarmigado, biokemia analizo kaj organika sintezo.

Sintezo redakti

 
Preparado de amonia fera (III) sulfato per malvarmigado kaj varmigado de fera (III) sulfato kaj amonia sulfato.

Literaturo redakti

Referencoj redakti