Ferenc Buda
Ferenc Buda, hungare Buda Ferenc estis hungara poeto, tradukisto kaj instruisto. Ferenc Buda naskiĝis la 3-an de novembro 1936 en Debrecen.
Ferenc Buda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ferenc Buda en 2014
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de novembro 1936 (88-jaraĝa) en Debrecen | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Debrecen (1955–1968) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto Literatura tradukisto verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiFerenc Buda frekventis universitaton en Debrecen inter 1955-1968, dume inter 1957-1958 li estis kondamnita je malliberejo pro siaj 3 poemoj. Dum la lastaj universitataj jaroj li ankaŭ laboris en fabriko. Inter 1963-1970 li instruis en Pusztavacs, Kecskemét kaj Kerekegyháza, poste ĝis 1986 li laboris en arĥivejo. Ekde 1986 li apartenas al stabo de revuo kaj li vivas en Tiszakécske. Liaj 6 gefiloj naskiĝis inter 1959-1978. Li ricevis premion Kossuth en 2005, inter 1973-2011 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
redakti- 15 poemolibroj inter 1963-2009, ekzemple Csöndország (Silentolando) 1991
- prozo: Évgyűrűk bilincsei 1988
- tradukaĵoj