Ferenc KIEFER, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiefer Ferenc estis hungara lingvisto, matematikisto, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Kiefer
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1931 (1931-05-24)
en Apatin
Morto 21-an de novembro 2020 (2020-11-21) (89-jaraĝa)
Lingvoj hungarasvedagermanafrancaangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto
vdr

Ferenc Kiefer [1] naskiĝis la 24-an de majo 1931 en Apatin kaj mortis la 21-an de novembro 2020.

Biografio redakti

Ferenc Kiefer apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Lia plena familio translokiĝis dum la 2-a mondmilito al Baja, kie li frekventis gimnazion. Baldaŭe li estis simpla laboristo en Sztálinváros, poste li frekventis universitaton en Szeged inter 1952-1956, fine li ekinstruis en bazlernejo. Baldaŭe li instruis en gimnazio en Budapeŝto, dume li plulernis en universitato en Szeged, kie li doktoriĝis en 1965. Lia pli nova laborejo estis instituto de MTA. Ekde 1982 li instruas en universitato de Budapeŝto, krome li instruis ankaŭ en Stokholmo, Parizo, Stuttgart, Aarhus, Antverpeno, Vieno. Li edziĝis dufoje baldaŭe havanta resume 3 gefilojn. Li ricevis premiojn en 2000 kaj 2008.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Theory of Structural Semantics (1966)
  • Essais de sémantique generale (1974)
  • Magyar–svéd kéziszótár (Hungara-sveda vortarego), (1984)
  • Jelentéselmélet (2000)

Fontoj redakti