Ferenc Tőkei [tOkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tőkei Ferenc estis hungara tradukisto, literaturhistoriisto, orientalisto, filozofo, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1985) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo estis ĉine laŭ diversaj sistemoj: Dù Kèyì, Tu Ko-ji, 杜克義, 杜克义.

Ferenc Tőkei
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1930 (1930-10-03)
en Budapeŝto
Morto 13-an de aŭgusto 2000 (2000-08-13) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaraĉina
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo tradukistoĉinologofilozofo • literatursciencisto • literaturhistoriisto
vdr

Ferenc Tőkei [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de aŭgusto 2000 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Tőkei frekventis gimnazion, poste universitaton en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1953. Li laboris en muzeo pri Ferenc Hopp dum la hungara revolucio de 1956, tiam li apogis la revolucion. Post la falo li devis forlasi la muzeon kaj li iĝis lektoro en redaktejo. En 1962 li membriĝis al la komunistoj, en 1988 li akiris en la partio altan pozicion. Li doktoriĝis en 1965 el literaturscienco. En 1967 li eklaboris en filozofia instituto. Ekde 1971 ĝismorte li instruis en Universitato de Budapeŝto. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 1986.

Verkaro (elekto) redakti

  • 1959A kínai elégia születése (Naskiĝo de la ĉina elegio)
  • 1965Az ázsiai termelési mód kérdéséhez (en 6 lingvoj)
  • 1970Vázlatok a kínai irodalomról (Skizoj pri la ĉina literaturo)
  • 1989Primitive Society and Asiatic Mode of Production
  • 1994Konfuciusz: Beszélgetések és mondások (Konfuceo: Analektoj)

Tradukaĵoj (elekto) redakti

Fontoj redakti