Filipo la 2-a (Hispanio)
Filipo la 2-a (Felipe II), estis reĝo de Hispanio (1556-1598) kaj de Portugalio (kiel Filipe I) (1580-1598). Li naskiĝis en Valadolido, je la 21-a de majo 1527 en la Palaco de Pimentel kaj mortis en El Escorial (Madrido), je la 13-a de septembro 1598.
Vivo
redaktiLi estis filo de imperiestro Karlo la 5-a (Karlo la 1-a de Hispanio) kaj de Izabela de Portugalio. Li edziĝis kvarfoje: kun Maria Manuela de Portugalio, Maria Tudor, Izabela de Valois kaj Anna de Aŭstrio – ne la sama kiel Anna de Aŭstrio (1601-1666).
Filipo reĝis el 1556, kiam abdikis lia patro. Li neniam uzis la titolon de reĝo de Hispanio, sed de Kastilio, Leono, Aragono, Navaro kaj de siaj tutmondaj teritorioj, kiuj etendiĝis en Eŭropo, la nove konkeritaj landoj en Ameriko kaj ankaŭ en Azio (Filipinoj, tiel nomataj laŭ lia nomo).
En 1580, post la morto sen filoj de la reĝo Sebastiano la 1-a de Portugalio en la batalo de Alcazarquivir, li estis agnoskita kiel reĝo ankaŭ de tiu lando, kaj de ĝiaj propraj konkeraĵoj. Dum tiu periodo oni prave diris ke en liaj posedaĵoj "neniam subiris la suno".
Li pasigis la plejmulton de la tempo en Hispanio, kaj specife en Madrido, kiun li potencigis kiel grava nova ĉefurbo. En la ĉirkaŭaĵoj, post grava batalo kontraŭ la franca reĝo (San Quintín/Saint Quentin), li konstruigis la Monaĥejon de Eskorialo, imponan monumenton kien li retiriĝis en la lastaj momentoj de sia vivo.
Lian reĝadon karakterizas senĉesa batalado, kontraŭ la francoj, turkoj (batalo de Lepanto), nederlandanoj, angloj (Granda Mararmeo), kaj ankaŭ kontraŭ diversaj malamikoj en la ibera duoninsulo mem (moriskoj, protestantoj).
Li suferis multajn malfacilaĵojn dum sia regado, ekzemple la malfacilan rilaton kun sia filo Don Karlo, kiun li enprizonigis kaj laŭ onidiroj murdis.