Flóra Kádár
Flóra Kádár, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kádár Flóra estis hungara teatra kaj filma aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina nomo estis Horcsák Flóra Anna [horĉAk], ŝia edzo estis Péter Fischer, ŝia geedziĝa nomo estis Fischer Péterné.
Flóra Kádár | |
---|---|
![]() Flóra Kádár | |
Persona informo | |
Naskonomo | Horcsák Flóra Anna |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1928 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de januaro 2003 (74-jara) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara lingvo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Lajos Horcsák |
Edz(in)o | Péter Fischer |
Parencoj | György Fischer Lucia Popp Ida Bieler |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro • dublaktoro • voĉaktoro |
Verkoj | Csupajóvár Angi Vera Karuselo Adoption Colonel Redl Sunshine A zöldköves gyűrű |
Flóra Horcsák [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1928 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de januaro 2003 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Flóra Kádár frekventis komercistan mezlernejon en Keszthely, kie ŝi partoprenis en la lernejaj spektakloj. Post la maturiĝo ŝi eklaboris en kinejo de Péteri ĝis 1949. Iom poste en 1953 ŝi akiris aktordiplomon en Teatroarta Altlernejo de Budapeŝto. Tiutempe ŝi edziniĝis, ŝi neniam naskis, en nekonata jaro ŝi eksedzinioĝis. Ŝi ricevis rolojn en Teatro Kisfaludy, Nacia Teatro (Szeged), Teatro Jókai (Békéscsaba), fine en Teatro Madách. Ŝi ricevis solan premion en 1995.
Elektitaj teatraj rolojRedakti
- Molière:
- La mizantropo - servistino
- La malsanulo pro imago - edzino de Argan
- William Shakespeare: Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Maria
- Ferenc Molnár: A hattyú - servistino
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - patrino
Elektitaj kinofilmaj rolojRedakti
- Karuselo (filmo) (1956) - amikino
- Déryné, hol van? (1975) - vartistino
- Redl ezredes (1985) - fratino
- Ni neniam mortos! (1993) - aĉetanto
Elektitaj televidfilmaj rolojRedakti
- Othello Gyulaházán (1966)
- Rózsa Sándor (serio, 1971)
- Mint oldott kéve (1983)
- Kisváros (serio, 1995, 2000)
Voĉoaktoraj rolojRedakti
- hungaraj voĉoj ekzemple de Elfriede Irrall, Mildred Dunnock, Lisa Helwig