Fluorosulfata acido

kemia kombinaĵo
Fluorosulfonata acido
Fluorosulfonata acido
Kemia strukturo de la
Fluorosulfonata acido
Fluorosulfonata acido
3D Kemia strukturo de la
Fluorosulfata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena fluorosulfato
  • Fluorosulfonata acido
Kemia formulo
FSO2OH
CAS-numero-kodo 7789-21-1
ChemSpider kodo 23005
PubChem-kodo 24603
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora likvaĵo
Smiles
  • OS(F)(=O)=O
  • FS(=O)(=O)O
Denseco
  • 1,73
  • 1,84 g/cm3
Fandopunkto −87.5 °C; −125.4 ; 185.7 K
Bolpunkto 165.4 °C; 329.6 ; 438.5 K
Acideco (pKa) -10
Merck Index 14,2165
Sekurecaj Indikoj
Risko R5 R8 R20 R35
Sekureco (S1/2) S26 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H332, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fluorosulfata acido, fluorosulfonata acidoFSO2OH estas fluora okso-acido, unu el la plej fortaj acidoj komerce disponeblaj, kvaredra molekulo, senkolora likvaĵo, kvankam ĝiaj komercaj specimenoj ofte estas flavaj.

Proprecoj redakti

Fluorosulfata acido estas solvebla en polaraj organikaj solvaĵoj (tiel kiel nitrobenzeno, acetata acido kaj etilacetato), sed malmulte solvebla en nepolaraj solvaĵoj tiel kiel la alkanoj. Rilate al ĝia forta acideco, ĝi dissolvas preskaŭ ĉiujn organikajn komponaĵojn, eĉ tiujn kiuj estas malfortaj protonacekceptantoj. Fluorosulfonata acido hidroliziĝas al fluorida acido kaj sulfata acido. La kunrilata triflata acido konservas la altan acidecon de la fluorosulfonata acido, tamen, ĝi estas pli hidrolize stabila. La memjonizigo de fluorosulfata acido ankaŭ eblas, laŭ la ekvacio:

2HSO3F [H2SO3F]+ + [SO3F] K = 4.0 x 10−8 (at 298K)

Super-acidoj redakti

FSO2OH estas unu el la plej fortaj simplaj acidoj konataj kiel acidoj de Brønsted, kvankam la acidoj surbaze de karboranoj estas pli fortaj. La kombinado inter FSO2OH kaj la acido de Lewis antimona kvinfluorido[1] produktas la magian acidon[2], kiu estas la plej forta protonigagento. Ĉi-acidoj apartenas al la kategorio de la superacidoj, kaj estas 100% pli fortaj ol sulfata acido.

Aplikoj redakti

Fluorosulfata acido estas alte toksa kaj koroda substanco. Ĝi uzatas por gravurado de vitraĵoj. Ĝi izomerigas alkanojn kaj alkiligas hidrokarbonidojn en alkenojn, kvankam oni ne povas diri ke tiuj aplikoj estas komerce gravaj. En laboratorio, fluorosulfata acido uzatas kiel fluorigagento. Ĝi reakcias pli eksplode kun akvo ol sulfata acido.

Sintezo redakti

  • Fluorosulfata acido prepareblas pere de reakcio inter fluorida acido kaj sulfura trioksido:
 
 
  • Traktado de kalia hidrogena fluorido aŭ kalia bifluorido kaj sulfura trioksido:
 

Reakcioj redakti

 
 

Literaturo redakti

Referencoj redakti