Riein

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Fops Dadens)

Riein estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 66 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Riein
Blazono de Riein
Riein
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 44′ 39″ N 9° 13′ 59″ O / 46.74417 °N, 9.23306 °O / 46.74417; 9.23306 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 39″ N 9° 13′ 59″ O / 46.74417 °N, 9.23306 °O / 46.74417; 9.23306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 66
Areo 15,88 km²
Alteco 1270 m super marnivelo
Poŝtkodo 7128
Komunumkodo 3579
Mapo de Riein

Geografio redakti

Riein situas ĉe la orienta flanko de la valo Lumnezia alte super la rivero Glogn (germane Glenner). De la komunuma teritorio de 15,99 km² preskaŭ la duono, nome 6,31 km² estas altmontara dezerto. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Riein kaj Signina, krome al ĝi apartenas la setlejoj Cuzein, Fops Dado, Fops Dadens kaj la alpopaŝtejoj Alp da Riein kaj Alp da Signina.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Riein limas en nordo al Castrisch, en nordoriento al Valendas, en oriento al Tenna, en sudoriento al Safien, en sudo al Pitasch, kaj en okcidento al Sevgein.

Lingvoj redakti

Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 63% de la loĝantaro parolis la romanĉan lingvon.

Trafiko redakti

La komunumo Riein situas tute flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Sevgein kaj Ilanz. Signina atingeblas per aertelfero.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Riein datiĝas el la jaro 765 kiel Renino.

En la jaro 840 menciiĝis en Riein propra preĝejo, kiu en la jaro 960 transiris kun la interezoprivilegioj al la episkopo de Koiro. La preĝeja partrono Sankta Nazario estis la unuan fojon menciita en la jaro 1487 kiam Riein disiĝis de la paroĥo Sagogn. En la jaro 1526 Riein aliĝis al la reformacio.

En Cresta ekzistis burgo, kiu supozeble estis la sidejo de la Senjoroj de Riein, kiuj estis menciitaj en dokumentoj de la jaroj 1325 kaj 1368.

En la jaro 1905 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Signina estis kunigita kun Riein. Signina estis fondita dum mezepoko de germanlingvaj valzoj, kiuj tamen dum la 15-a jarcento estis romanĉigitaj. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti