Franciszek BIEDA (naskiĝis la 17-an de decembro 1896 en Sowliny apud Limanowa, mortis la 20-an de septembro 1982 en Krakovo) – pola paleontologo kaj profesoro, kies esploroj pri foraminiferoj de kenozoiko kontribuas al serĉado de nafto.

Franciszek Bieda
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1896 (1896-12-17)
en Sowliny
Morto 20-an de septembro 1982 (1982-09-20) (85-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Kraków Military cemetery
Lingvoj francapola
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo geologo • paleontologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Dum frekvento al liceo kiel volontulo enskribiĝis al Polaj Legioj de Józef Piłsudski kaj batalis suferante seriozan vundon. Post la unua mondmilito studis geologion en Jagelona Universitato, post kiu iĝis asistanto. En 1933 habilitiĝis. Post forkuro de germanoj el Krakovo iĝis gvidanto de Geologia Fako de JU, plenumante la funkcion ĝis fino de 1945, kaj laborante tie ĝis 1951. De septembro 1947 gvidis geologion en la krakova WSP (Supera Pedagogia Lernejo), kie kreis Natur-Geografian Fakultaton, kies dekano elektiĝis en 1948 plenumante la funkcion ĝis februaro 1951. En 1951 iĝis gvidanto de Paleontologia Fako de AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio, kio rezultis de transiro de geologio de JU al AGH. En 1967 emeritiĝis. Entombigita en Rakowicki-Tombejo. Ĉefa esplordirekto de Franciszek Bieda estis esplorado de kenozoikaj foraminiferoj. Aŭtoro de vasta universitata lernolibro Paleozoologio, honora membro de Pola Geologia Societo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Paleozoologia (Paleozoologio), unua volumo, Senvertebruloj Wydawnictwa Geologiczne (Geologiaj Eldonejoj), 1966, p. 662.
  • Paleozoologia, dua volumo, Ĥorduloj, Wydawnictwa Geologiczne, 1969 p. 582.
  • Zarys dziejów paleontologii w Krakowie (Skizo de historio pri paleontologio en Krakovo), Zakład Narodowy im. Ossolińskich, 1976

Bibliografio redakti

W. Krach, Franciszek Bieda (1897–1982), "Przegląd Geologiczny" (Geologia Revuo) n-ro 4, 1983, p. 269–270