Ĝermolisto de ĉeĥaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el František Zajíček)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B redakti

Miloš Bloudek redakti

Miloš BLOUDEK (naskiĝis en 1953) estas ĉeĥa esperantisto kaj inĝeniero, aktivulo en Karlovy Vary, kie li aranĝis komunan ĉeĥan-germanan Esperanto-kongreson en 1993.

C redakti

Petr Chaloupka redakti

Petr CHALOUPKA (naskiĝis en la 1950-aj jaroj) estas ĉeĥa esperantisto kaj doktoriĝinta entreprenisto. Lia eldonejo KLAVIS en Prago en 1990 eldonis "Slovník hanlivých výrazů v esperantu" ("Vortaron de malestimaj terminoj en Esperanto", ĉeĥan version de la esperantlingva verkaĵo Sinjorino, knedu min) de Renato Corsetti.

F redakti

Václav Faigl redakti

Václav FAIGL (mortis en 1983) estis ĉeĥa esperantisto, organizanto de internaciaj ŝakturniroj.

H redakti

Włodzimierz Hebda redakti

Inĝ. Włodzimierz HEBDA (naskiĝis en 1919, mortis fine de 1989) estis delegito en Albrechtice, Ĉeĥoslovakio.

Miroslav Hlaváč redakti

Miroslav HLAVÁČ <Pampeliška, Pampelda, Leontodo> (naskiĝis en 1933) estas ĉeĥa esperantisto, arbara inĝeniero, laboris en Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, grandaj scioj pri botaniko.

J redakti

Vlasta Janáková redakti

Vlasta JANÁKOVÁ (naskiĝis en 1942) estas ĉeĥa esperantistino, instruistino, laboris kun infanoj, eksa komitatanino de ĈEA.

Antonín Jandík redakti

Antonín JANDÍK (naskiĝis en 1907, mortis en februaro 1992) estis pastro, UEA-fakdelegito en Kyjov (Ĉeĥio).

Jan Jičínský redakti

Jan JIČÍNSKÝ (naskiĝis en 1915, eventuala morto nekonata) estis ĉeĥa esperantisto, prezidanto de la Esperanto-klubo en Třebíč, laboris kaj instruis en Set Lančov.

K redakti

Hilda Kořínková redakti

Hilda KOŘÍNKOVÁ estas ĉeĥa esperantisto kaj vidvino post la elstara Esperanto-poeto Jiří Kořínek mortis la 23-an de marto 2002 en Ĉeĥio.

L redakti

Stanislav Lesinger redakti

Stanislav LESINGER (naskiĝis en 1903, mortodato nekonata) estis ĉeĥa esperantisto, gvidanto de skolta komisiono kun František Buhr.

Růžena Lisková-Vyžvaldová redakti

Růžena LISKOVÁ-VYŽVALDOVÁ (naskiĝis en 1906, mortodato nekonata) estis ĉeĥa esperantistino el Lidice, vilaĝo ekstermita de germanaj okupaciantaj faŝistoj.

N redakti

Jindřich Novák redakti

Jindřich NOVÁK (naskiĝis en 1936) estas ĉeĥa esperantisto. Li verkis librojn pri ĵudo.

M redakti

Hubert Moudry redakti

Hubert Moudry (naskiĝis 1868?; mortis 1922), modladisto, estis moldava esperantisto en la unua duono de la 20-a jarcento. En 1903 li malsanigis de la okuloj kaj blindigis. Li do devis eksigi la profesion de imposta oficisto, kaj pensiumiĝi. Li translokiĝis al Praho, kie enigis blindulejon. Moudry lernis esperanton dum la somero de 1919.

O redakti

Arnošt Oulehla redakti

Arnošt Oulehla estas esperantisto el Hlučín.

P redakti

Josef Pech redakti

Josef Pech [14.3.1882-?] estis socialista esperantisto en Pilseno. En 1931 en Vieno faris lumbildparoladojn en Esperanto pri siaj vojaĝoj tra tuta Eŭropo. Li supervivis la Duan Mondmiliton.

R redakti

Vladimír Rotrekl redakti

Vladimír ROTREKL (naskiĝis en 1923, mortis en 1995), klubprezidinto kaj delegito en Znojmo (Ĉeĥio), delegito pri turismo, Esperanto-instruinto, mortis la 13-an de oktobro 1995. Multajn jarojn li instruis geknabojn.

Jan Rybář redakti

Jan RYBÁŘ (naskiĝis la 3-an de decembro 1929, mortis la 13-an de novembro 2005) estas ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de "Terminaro de hidraŭlaj meĥanismoj".

Ř redakti

Zdeněk Řezáč redakti

Zdeněk ŘEZÁČ (naskiĝis en 1920) estas ĉeĥa esperantisto, aktivulo en norda Bohemio, plurajn jarojn li prezentis lingvajn taskojn por konkursantojn.

S redakti

Anna Simanková redakti

Anna Simanková (mortis en 1925), ano de Bohema Klubo Esperantista, estis ĉeĥa esperantistino en la komenco de 20-a jarcento.

Pavel Srb redakti

Pavel SRB (naskiĝis en 1964) estas ĉeĥa esperantisto, kunlaboranto de Esperanta Literatura Fondaĵo, enkomputiligis la verkaĵon "Karolo la 4-a kaj lia tempo" de Jiří František Chaloupecký.

Jaroslav Sucharda redakti

Jaroslav SUCHARDA (naskiĝis en 1919, mortis en 1964) estis ĉeĥa esperantisto, en Verda Ĉaro li prezentis sur scenejo Zamenhofon.

Š redakti

Antonín Šilha redakti

Antonín ŠILHA estis ĉeĥa esperantisto, doktoro, gimnazia instruisto, aŭtoro de Lernolibro de la internacia helplingvo Esperanto, Prago 1926.

Josef Šilhart redakti

Josef ŠILHART (naskiĝis en 1876-1958) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de lernolibro Esperanto. Lernu fremdajn lingvojn., Nymburk 1936.

Josef Šusta redakti

Josef ŠUSTA (naskiĝis en 1874, mortis en 1945) estis ĉeĥa doktoro, universitata profesoro, lerneja ministro, alparolis la Universalan Kongreson de Esperanto de 1921 en Prago.

U redakti

Klement Urban redakti

Klement URBAN (naskiĝis en 1880, mortis en 1973) estis ĉeĥa esperantisto, mezlerneja prof., prelegis en E-kluboj eksterlande pri Ĉeĥoslovakio, atentigis pri Esperanto en geografia kongreso.

V redakti

Marie Vančurová-Kaufmann redakti

Marie VANČUROVÁ-KAUFMANN (naskiĝis en 1959) estas ĉeĥa esperantistino, d-ino, eksprezidantino de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, la junulara sekcio de ĈEA, kaj de 1985 ĝis 1987 estraranino de TEJO.

Karel Votoček redakti

Karel VOTOČEK (naskiĝis en 1949) estas ĉeĥa esperantisto loĝanta en nordbohemia urbo Štětí. Profesie li estas termezuristo kaj hobie okupiĝas ankaŭ pri geografio. Li kontribuas per geografiaj artikoloj al la Esperanta Vikipedio.

Bonvolu rigardi lian retpaĝon:http://www.sweb.cz/Karel.Votocek

Z redakti

František Zelenka redakti

František ZELENKA (naskiĝis la 15-an de septembro 1890 en Tábor, mortodato nekonata) estis ĉeĥoslovaka esperantisto kaj poŝta sekretario en Prago. En la 1930-aj jaroj li estis estrarano de la lando Bohemio de Ĉeĥoslovakio kaj laboris en la Esperanta katolika movado.

František Zajíček redakti

František ZAJÍČEK (naskiĝis en 1914, mortodato nekonata) estis ĉeĥa esperantisto. Inter 1961 kaj 1966 li kun Jana Cíchová-Hrdličková estis parolistoj en por-aŭstriaj sesminutaj esperantlingvaj radio-elsendoj.