Franz von Suppè (n. la 18-an de aprilo 1819 en Split – m. la 21-an de majo 1895 en Vieno) estis aŭstra komponisto kaj dirigento, reprezentanto de la viena opereto.

Franz von Suppè
Persona informo
Naskonomo Francesco Ezechiele Ermenegildo Cavaliere Suppè-Demelli
Naskiĝo 18-an de aprilo 1819 (1819-04-18)
en Split
Morto 21-an de majo 1895 (1895-05-21) (76-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Franz von Suppè
Familio
Patro Pietro Giuseppe Suppè (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
dirigento Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Fatinitza
Leichte Kavallerie
vdr

Verkaro

redakti

* Dichter und Bauer (Poeto kaj kamparano) (1846)

* Die schöne Galathee (La bela Galatea) (1865)

* Leichte Kavallerie (Leĝera kavalerio )(1866)

* Boccaccio (1879)

* Donna Juanita (1880)

kaj aliaj

En Esperanto aperis

redakti
 
 sperantistoj sendube interesiĝos sciiĝi ke en Ĉikago dum la tiea 7a kongreso de la Esperantista Asocio de Norda Ameriko (Ilinojo, Miĉigano kaj Viskonsino) —la 20an—ĝis 26a de Julio— oni prezentis en unu el la festvesperoj—la ŝerchumoran operon “ Galateo,” de Franz von Suppé, kun granda sukceso.

Kvankam la vetero estis pli ol varmega, la ĉeestantoj neatentante pri tio, sin sentis ridantaj kaj ĝuoplenaj ĝis post la lasta minuto. La aplaŭdo en la fino estis “tiel granda haj entuziasma, kiel neniu iam atendis,” kaj ĉiu miregis pri la bona afero. Estis profesia ludkantistaro, kiu ludis kaj kantis ĝin, kaj la aranĝanto de tiu granda prezentado estis la fervora Esperantisto, S-ro D-ro B. K. Ŝimonek en Ĉikago. Kvar deputitoj petis lin poste ripeti la operon “Galateo” en kvar diversaj lokoj (San Francisko, Pitsburgh, Ĉikago kaj alia loko).

Interesa por niaj legantoj estas, “ke la traduko estis farita de S-ino Ad. Ŝefer, el Londono, kiu tradukis la lirikaĵojn el la germana lingvo kaj la prozaĵojn el la angla. Estante mem kantistino kaj muzikistino, ŝi faris sian eblon montri al la kantistoj, ke Esperanto estas plej facile kantebla lingvo, eble ph ol ĉiu alia. 
— La Brita Esperantisto - Numero 117, Septembro (1914)

Eksteraj ligiloj

redakti

Sondosieroj

redakti