Friedrich Dürrenmatt

svisa verkisto, scenaristo kaj dramisto
(Alidirektita el Friedrich DÜRRENMATT)

Friedrich DÜRRENMATT [ˈfriːdrɪç ˈdʏrənˌmat] (naskiĝis la 5-an de januaro 1921 en Konolfingen apud Berno, mortis la 14-an de decembro 1990 en Neuchâtel) estis svisa verkisto, scenaristo kaj dramisto.

Friedrich Dürrenmatt
Persona informo
Friedrich Dürrenmatt
Friedrich Reinhold Dürrenmatt
Naskiĝo 5-an de januaro 1921 (1921-01-05)
en Konolfingen
Morto 14-an de decembro 1990 (1990-12-14) (69-jaraĝa)
en Neŭŝatelo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Centre Dürrenmatt Neuchâtel vd
Etno svisoj vd
Lingvoj germanasvisgermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de ZurikoUniversitato de Berno vd
Familio
Patro Reinhold Dürrenmatt vd
Patrino Hulda Dürrenmatt vd
Gefratoj Verena Dürrenmatt vd
Edz(in)o Lotti Dürrenmatt • Charlotte Kerr vd
Infanoj Ruth Dürrenmatt • Peter Dürrenmatt • Barbara Dürrenmatt vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto • pentristo • scenaristo • poeto • grafikartisto vd
Aktiva dum 1943– vd
Verkado
Verkoj La fizikistoj ❦
Vizito de maljuna sinjorino ❦
Suspekto ❦
La juĝisto kaj lia ekzekutisto ❦
Minotaurus ❦
Die Panne ❦
La promeso ❦
Der Doppelgänger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La politike engaĝita aŭtoro famiĝis ĉefe pro siaj avangardismaj dramoj, filozofie profundaj krimromanoj kaj la ofte makabraj satiroj.

Vivo redakti

Post la maturiĝekzameno studis la filo de la paroĥestro de Konolfingen en Berno kaj Zuriko literaturon kaj filozofion; studinterrompo estis en 1946 kiam venis la fina decido ekverkisti profesie. Ekde 1952 ĝismorte li vivis en Neuchâtel. Unue li perlaboris la monon por familio sia antaŭ ĉio per la recenzoj de teatraĵoj, la verkado de dramoj radiaj kaj de krimromanoj (publikigitaj ĉe "Schweizerischer Beobachter"). Post kiam jam la unua teatraĵo de li Es steht geschrieben kaŭzis skandalon en Zuriko en 1947 li sukcesegis dramiste en Germanujo en 1952 per la verko Die Ehe des Herrn Mississippi. En la tuta mondo li finfine famiĝis danke al Der Besuch der alten Dame; la tragika komedio nombriĝas kune kun Die Physiker (1962) inter la plej ofte surscenigitaj germanlingvaj dramoj. Ekde la fino de la 1960-aj jaroj estis diversaj malfuroroj ĉe novaj komedioj kiujn li parte mem dramaturge aranĝis. Inter 1968 kaj 1969 Dürrenmatt estis estrarano ĉe la Teatro je Bazelo. Sekve li ekkoncentriĝis pri filozofie meditanta, parte membriografia proza stilo. Tie ĉefrolis la volumoj Stoffe I-III (1981, nova eldono en 1990 kun la titolo Labyrinth) kaj Turmbau: Stoffe IV-IX (1990).

Honoroj kaj graveco redakti

Dürrenmatt ĝuis multajn honorojn, i.a. en 1960 la aljuĝon de "Grosser Preis der Schweizerischen Schillerstiftung", en 1984 de "Österreichischer Staatspreis für europäische Literatur" aŭ en 1986 de la gravega premio "Georg-Büchner-Preis".

Liaj modelaj, groteskaj komedioj starigas ade la demandon je libereco kaj kulpeco de la unuopuloj en mondo malfacile taksebla, de anonimaj potencaj sistemoj. Ofte atakite kaj kritikite ili apartenis sendube al la plej gravaj literatureroj germanlingvaj teatraj de la dua duono de la 20-a jarcento. La krimromanan ĝenron mem nove difinintaj kaj parte primokintaj krimromanoj dürrenmatt-aj havis eldonokvanton konsiderindan kaj troviĝas eĉ hodiaŭ en la kanono de legindaj libroj de la lernantaro de Germanlingvio. Ekde la 1960-aj jaroj Dürrenmatt ankaŭ verkis kiel sendependa aktualaĵkritikanta komentisto. Inter 1969 kaj 1971 li kuneldonis la semajngazeton "SonntagsJournal". Krom pamfletaj pritraktoj de sia hejmlando (ekz. ĉe la parolado por Václav Havel, 1990) li furoris i.a. per engaĝiĝo vigla por Israelo. Dum la tuta vivo Dürrenmatt ankaŭ desegnis kaj pentris sen volo publikigi ankaŭ tiajn siajn artajojn. Tamen vidindas bildoj liaj ekde 2000 en Neuenburg ĉe Centre Dürrenmatt.

Verkaro redakti

Die Ehe des Herrn Mississippi (La geedzeco de sinjoro Misisipo) - Teatraĵo pri ĝenerala prokuroro, kies ĉefa celo en la vivo estas akuzi kaj kondamni mortopunojn, kiu jam sukcesis kaŭzi ekzekuton de 350 akuzitoj. La akuzanto murdis sian edzinon kaj por puni sin li decidas edziĝi kun virino, kiu venenis ŝian edzon.

Der Besuch der alten Dame (La vizito de la maljunulino) - Eble la plej konata verko de Dürrenmatt. Makabra morala teatraĵo prezentanta maljunan milionulinon revenantan al sia infanaĝa urbo. Ŝi ofertas al la urbanoj donacon de mono, kiu riĉigos ilin, kontraŭ la morto de unu el la urbanoj, kiu forlasis ŝin en sia junaĝo. La urbanoj, kiuj unue malakceptas la oferton, retiriĝas unu post la alia kaj iom post iom de la granda potenco de tento. Laŭ multaj, ĉi tiu estas unu el la plej grandaj modernaj moralaj teatraĵoj.

Die Panne (La paneo) - Rakonto kun filozofiaj demandoj pri kulpo kaj justeco.

Das Versprechen (La promeso) - Profunda krimromano pri detektivo, kiu iras post seria murdisto de knabinetoj. Ĝi estas rakonto, kiu malsupreniras en la profundon de la homa psiko kaj diskutas filozofiajn demandojn pri la potenco de la kazo kaj la valideco de la promeso.

Die Physiker (La fizikistoj) - Teatraĵo, kiu okazas en mensa malsanulejo, kie la pacientoj adoptas la identecojn de konataj personecoj, kaj la filo de la rolulo de Albert Einstein provas averti la mondon pri la hororoj de la atombombo, kiun li alportis en la mondon.

Ĝenerale, Dürrenmatt kutimis doni al siaj protagonistoj nekutimajn nomojn: Florestan Mississippi, lear Zachnacian, Fraulin d-rino Matilda von Zand, grafo Bodo nee Ibluha, kaj aliaj nomoj, kiuj levis la demandon, de kie li akiris iliajn nomojn? Li ankaŭ estas konata pro siaj spritaj diraĵoj, kiel ekzemple: "Lando rapidas nomi sin patrujo dum ĝi preparas sin por verŝi sangon", "Rakonto ne pliboniĝas krom kiam ĝi faras la plej malbonan turnon. "

Listo de verkoj redakti

  • Es steht geschrieben (1947)
  • Der Blinde (1947)
  • Romulus der Große (1950)
  • Der Richter und sein Henker (1952)
  • Die Ehe des Herrn Mississippi (1952)
  • Der Verdacht (1953)
  • Der Besuch der alten Dame (1956)
  • Die Panne (1956)
  • Die Physiker (1962)
  • Der Meteor (1966)
  • Play Strindberg (1969)
  • Der Sturz (1971)
  • Achterloo (1982)
  • Justiz (1985)

En Esperanto aperis redakti

La blindulo : dramo / Esperantigis: Gerd Bussing; Tomasz Chmielik. Lingve reviziis Wojciech Usakiewicz. - [Swidnik: Libro- Mondo ; Forumo Edmond kaj Yvonne Privat, 1990]. - 69 folioj : ilustr. – (Nova Esperanta Biblioteko Internacia : Svisa Literaturo ; 31,3)
Originalo: Der Blinde : ein Drama

La Svisoj estas samtempe liberaj, malliberuloj kaj gardistoj de si mem. Parolado de Friedrich Dürrenmatt okaze de la transdono de la premio „Gottlieb Duttweiler“ al Václav Havel la 22an de novembro 1990 apud Zürich (Svisujo). / Esperantigis kaj enkondukis Andy Künzli. - En: Kontakto 1991/4,p. 3-6. Rotterdam

Fonto redakti

Weber, Ulrich: "Dürrenmatt, Friedrich", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (HLS, tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti