Gábor Gabos
Gábor Gabos [gaboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gabos Gábor estis hungara pianisto.
Gábor Gabos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1930 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de aŭgusto 2014 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pianisto ![]() |
Gábor Gabos [1] naskiĝis la 4-an de januaro 1930 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGábor Gabos akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1952. Lia ĉefinstruisto estis Lajos Hernádi. Post siaj studoj li debutis en koncerto en sia naskiĝurbo. En 1955 li atingis la trian lokon en grava pianokonkurso. En la sekvaj jardekoj li koncertis en Eŭropo, Ameriko, Japanio. Li ricevis 2 gravajn ŝtatajn premiojn. Li edziĝis en 1951, lia edzino naskis 2 gefilojn.