Géza Voinovich
Géza Voinovich [vojnoviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Voinovich Géza estis hungara literaturhistoriisto, esteto, tradukisto, dramisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923), membro de Societo Kisfaludy (1912), membro de Societo Petőfi (1920).
Géza Voinovich | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1877 en Debrecen |
Morto | 20-an de septembro 1952 (75-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • artokritikisto • dramaturgo • tradukisto |
Géza Voinovich naskiĝis la 14-an de marto 1877 en Debrecen. Li mortis la 20-an de septembro 1952 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Géza Voinovich frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, universitaton en Budapeŝto. En 1900 li ekinstruis en universitato de Kolozsvár, dume li estis motoro de libroeldonado. En 1905 li edziĝis. Li ofte verkis artikolojn por diversaj gazetoj. Li ricevis gravan premion en 1930.
Verkaro (elekto)Redakti
- József Eötvös 1904
- Madách Imre és Az ember tragédiája (Imre Madách kaj La tragedio de l' homo) 1914
- Regényírók (Romanistoj) 1921
- Az angol irodalom története (Historio de la angla literaturo) 1926
- Arany János életrajza (Biografio de János Arany) 1929 –1938
- Írók és költők (Verkistoj kaj poetoj) 1943
- diversaj dramoj, ekzemple Mohács 1922; A lidérc (La inkubo) 1933