Gata Kamskij naskiĝis en Sovetunio en Siberio, estas tatar-devena. Li dufoje gajnis Sovetunian Ŝakan Ĉampionumon por junioroj ĝis 20 jaroj. En 1989 kune kun la patro Rustam elmigris al Usono. Kiel 15-aĝulo li eniris al la monda pintularo. Serion de eminentaj ŝakludoj finis venke (kune kun Vassily Ivanchuk) en la prestiĝa turniro en Tilburg en 1990. En interzona turniro en Manilo malgraŭ posedo de la kvara rango (2650) li estis unusola konkuranto sen internacia titolo, tamen pro la rezultoj en aliaj turniroj li ricevis en 1990 la titolon de grandmajstro. Dum pliaj kvar jaroj li estis unu el la kvar plej fortaj ŝakistoj en la mondo gajninte turnirojn en Las Palmas (1994) kaj Dos Hermanas (1995).
Julie 1995 Gata Kamskij estis notita kiel la 4-a en la mondo. La plej altan rangon en sia kariero atingis la 1-an de julio 2013 kun la rezulto 2763 punktoj - tiutempe okupis la 11-an lokon en la monda rangolisto de FIDE, samtempe akirante la 2-an lokon (post Hikaru Nakamura) inter usonaj ŝakistoj.
Rimarkindaj turniraj venkoj
Redakti
- Buffalo Open, 1989
- Tilburg, 1990
- World Open, 1991
- Usona Ĉampionumo, 1991
- Bonaero, 1993
- Las Palmas, 1994
- Dos Hermanas, 1995
- Novjarko, 2006
- World Open, 2006
- Mashantucket, 2007
- Chess World Cup, Khanty-Mansiysk, 2007
- National Open, Las Vegas, 2008
- Reggio Emilia, 2010
- Philadelphia Open, 2010
- Usona Ĉampionumo, 2010
- Monda Rapida Ĉampionumo, Mainz 2010
- Baku Open, 2010
- World Open, 2011
- Usona Ĉampionumo, 2011
- Usona Ĉampionumo, 2013
- Philadelphia Open, 2014
- Usona Ĉampionumo, 2014
- The 8th New York International, 2015
- Cappelle la Grande, 2016
Rezultoj de la matĉo
Ludisto |
R1 |
R2 |
R3 |
R4 |
R5 |
R6 |
Totalo
|
---|
Kamsky |
= |
1 |
1 |
1 |
|
|
3.5 (klasifikita)
|
Bacrot |
= |
0 |
0 |
0 |
|
|
0.5 (forigita)
|
Resultados del duelo
Ludisto |
R1 |
R2 |
R3 |
R4 |
R5 |
R6 |
Totalo
|
---|
Kamsky |
= |
= |
0 |
= |
0 |
|
1.5 (forigita)
|
Gelfand |
= |
= |
1 |
= |
1 |
|
3.5 (klasifikita)
|
Eksteraj ligiloj
Redakti