Gemerská Hôrka situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Gemerská Hôrka, hungare Özörény (ozorEnj) aŭ Gömörhorka estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis nur Horka.

Situo redakti

Gemerská Hôrka situas sub monto 359 m-ojn alta, Sajó preterfluas, laŭ flankovojoj, laŭ fervojoj Plešivec-Jelšava kaj Plešivec-Tornaľa. Rožňava troviĝas 19 km-ojn.

Historio redakti

Özörény estis unue menciita en la jaro 1226, sed post 1466 la vilaĝo malaperis. Apuda setlejo Malah menciiĝis unuafoje en 1242, kiun la turkoj senhomigis en la 16-a jarcento. Pli nova vilaĝo Horka aperis en 1413. En 1828 oni komputis tie 103 domojn kaj 702 homojn. En 1883 paperofabriko fondiĝis, kiu ankaŭ nun produktas. En 1910 loĝis en Özörény 1027 homoj, (1008 hungaroj, 14 germanoj, 3 slovakoj, unusola ruteno). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Özörény rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Gemerská Hôrka 1329 homoj, (838 hungaroj, 138 ciganoj, 33 slovakoj, 4 ĉeĥoj, 2 ukrainoj).

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo de 1786, en la 19-a jarcento klasikismiĝis
  • restaĵoj de preĝejo de Malah
  • restaĵoj de preĝejo de la malnova Özörény

Ĝemelkomunumo redakti

Eksteraj ligiloj redakti