La geoksuso (Geoxus valdivianus) estas specio de mamuloj el la familio de la kricetedoj. Ĝi estas endemia en la ekoregionoj de la valdiviaj moderaj pluvarbaroj kaj de la magelanaj subpolusaj arbaroj de Argentino kaj Ĉilio. Ĝi estas la sola specio de la genro Geoxus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Geoksuso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Kricetedoj Cricetidae
Subfamilio: Sigmodontinae
Tribo: Akodontini
Genro: Geoxus
Thomas, 1919
Specio: G. valdivianus
Geoxus valdivianus
(Philippi, 1858)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La geoksusoj estas malgrandaj bestoj, adaptaj al fosadanta vivmaniero. Ili atingas kapo-korpo-longecon de 9 ĝis 11 centimetroj. La vosto estas, de 3 ĝis 5 centimetrojn, relative mallonga.

La geoksuso pezas 20 ĝis 40 gramojn. La talpeca felo estas egale malhele kolorita.

Karakterizaj estas la ĝis 7 milimetrojn longaj ungegoj de la antaŭaj piedoj. La kranio estas mola kaj ekstensa.

Tiuj neotropisaj bestoj vivas en suda Sudameriko ekde centraj Ĉilio kaj Argentino ĝis Magelana Markolo. Ili preferas pli humidajn biotopojn kiel arbarojn kaj herbejojn, sed evitas la stepajn regionojn. Ili faras galeriojn sub la tero, tamen uzas ankaŭ tiujn de aliaj bestoj. Kaj tage kaj nokte ili povas nutrokaptadi. Ilia nutraĵo konsistas el tervermoj same kiel koleopteroj kaj aliaj insektoj.

Laŭ la Internacia Unio por la Konservo de la Naturo (angla mallongigo : IUCN) la specio ne estas endanĝerigata, sed tiu ĉi mencio ne estas freŝdata.

Bibliografio redakti