Gergely Vajda [gergej vajda], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda Gergely, en Usono Gregory Vajda estas hungara-usona komponisto, dirigento, klarnetisto. Lia patrino estis Veronika Kincses.

Gergely Vajda
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1973 (1973-08-13) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro József Vajda
Patrino Veronika Kincses
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • klarnetisto
TTT
Retejo http://www.gregoryvajda.com/
vdr

Gergely Vajda [1] naskiĝis en muzikista familio la 13-an de aŭgusto 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gergely Vajda frekventis muzikartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1996. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Kovács (klarnetisto), Ervin Lukács kaj Miklós Kocsár, krome private Péter Eötvös, László Tihanyi, József Sári kaj Zoltán Jeney. Dum la studentaj jaroj li helpis al Péter Eötvös kaj partoprenis en liaj someraj kursoj. Jam en 1993 li estis ano en ĉambra orkestro. Inter 1995-1997 li instruis en la muzikarta mezlernejo, poste en muzikpedagogia altlernejo. Inter 1998 kaj 2000 li havis stipendion. Li debutis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1999 kiel dirigento, en 2002 jam en Milwaukee, iom poste en Portland. Pro la sukcesoj en Usono li ricevis plurajn taskojn kaj postenojn en Usono, tamen inter 2011-2014 li estis dirigento de simfonia orkestro de Hungara Radio. Li ricevis premiojn inter 1997-2018.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-08. Alirita 2019-07-08.