Giovannino Guareschi

Giovannino GUARESCHI (esp.: Joĉjo Gŭareski) (Roccabianca, 1-a de majo 1908 – Cervia, 22-a de julio 1968) estis ĵurnalisto, desegnisto kaj humuristo krom verkisto. Lia plej fama kreaĵo estas Don Camillo, la forta paroĥestro kiu parolas kun la Kristo de la ĉefaltaro; lia kontraŭulo estas la komunista urbestro Peppone.

Giovannino Guareschi
Persona informo
Giovannino Guareschi
Naskonomo Giovannino Oliviero Giuseppe Guareschi
Naskiĝo 1-an de majo 1908 (1908-05-01)
en Roccabianca
Morto 22-an de julio 1968 (1968-07-22) (60-jaraĝa)
en Cervia
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Parmo • Liceo Classico G. D. Romagnosi vd
Profesio
Alia nomo Guareschi • Giovanni Guareschi vd
Okupo verkistoĵurnalistofilmreĝisoroscenaristo • romanisto • karikaturisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Giovannino Guareschi naskiĝis en 1908 en Fontanelle di Roccabianca apud Parmo en Italujo. Italo, estis prozisto, ĵurnalisto kaj satiristo fama pro la libroj pri "Don Camillo kaj Peppone." Por eviti soldatan servon li aliĝis al la jura fako en Parma Universitato, sed ne studis. Guareschi laboris unue fizike, poste kiel redaktoro de revuoj "Corriere Emiliano" kaj "Bertoldo".

Dum la Dua Mondmilito, li iĝis oficiro de artilerio. Post la 1943-a jaro li estis en malliberejoj en Ĉenstoĥovo kaj Beniaminovo, Pollando, tiam okupata de nazioj. Post reveno al Italujo Guareschi kreis satiran revuon je monarkia karaktero: "Kandido".

Dum naciaj balotadoj li agis kontraŭ komunistoj apogante kristanajn demokratojn. Tamen poste li ofte kritikis la kristanajn demokratojn pro manko de socia agado dum regado, laŭ instruo de eklezio. Guareschi estis severa kaj senkompromisa kritikanto de politika realeco. Siajn atakojn li direktadis al konkretaj personoj, kio kaŭzis lian malliberigon en la jaroj 1954-1955, ĉar juĝistoj konstatis, ke li ofendas la prezidenton de Respubliko kaj la unuan ministron.

De la jaro 1956-a lia sanstato malboniĝis, pro tio li rezignis pri sia posteno de ĉefo en la revua redakcio de "Kandido", sed kunlaboris kun ĝi ĝis sia morto. Guareschi mortis pro koratako en la jaro 1968.

Verkoj redakti

  • Pastro Kamilo
  • Pastro Kamilo kaj la hodiaŭa junularo
  • Pastro Kamilo kaj la homaj zorgoj
  • Ĥomaĉoj
  • Familieto
  • La deka konspiranto
  • Malgranda mondo de pastro Kamilo
  • Kamarada pastro Kamilo
  • Pastro Kamilo kaj lia ŝafareto

Eksteraj ligiloj redakti