Gorilo

vivanta genero de primatoj kaj la plej grandaj primatoj
(Alidirektita el Gorilla)

Gorilo[1] (Gorilla) estas genro de primatoj, membro de la familio homedoj. La gorilo estas la plej granda primato kaj, krom la ĉimpanzo, la plej proksima bestparenco al homo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gorilo
Gorilo en la Zoo de Bristol (Gorilla gorilla gorilla)
Gorilo en la Zoo de Bristol
(Gorilla gorilla gorilla)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Subfamilio: Homenoj Homininae
Tribo: Gorillini
Genro: Gorilo Gorilla
I. Geoffroy, 1852
Okcidenta gorilo Troglodytes gorilla
Savage, 1847
Arealoj de la gorilo, oranĝe okcidenta gorilo, flave orienta gorilo.
Arealoj de la gorilo, oranĝe okcidenta gorilo, flave orienta gorilo.
Arealoj de la gorilo, oranĝe okcidenta gorilo, flave orienta gorilo.

Okcidenta gorilo Gorilla gorilla
Orienta gorilo Gorilla beringei

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu afrotropisa specio havas du speciojn kun po du subspecioj:

La okcidenta gorilo loĝas ĉefe en Kameruno, Sudorienta Niĝerio kaj Okcidenta Kongo. Proksimume 100 000 vivas. Ĝia felo estas brun-nigra. Ĝi estas la sola gorilo, kiun oni povas rigardi en bestoĝardenoj.

La orienta gorilo, kiu loĝas en Orienta Kongo, Ruando kaj Ugando havas malhelan nigran felon. Ĉi tiu gorilo estas endanĝerita kaj nur 12 000 ankoraŭ vivas.

La monta gorilo, kiu loĝas en la samaj landoj kiel la lasta sed oni nur povas trovi ilin ĉe alteco inter 10 000 kaj 14 000 futoj. Kvankam ili estas ege endanĝeritaj kun nur 350 vivantaj, oni scias pli pri ĉi tiuj bestoj ol la plej abundaj okcidentaj goriloj. La kialo estas pro la esplorado de Dian Fossey, kiu dum multaj jaroj, studis la gorilojn kaj eĉ loĝis apud ili. Oni faris filmon "Goriloj en la nebuletoj" pri ŝia laboro. Bedaŭrinde la regiono estas tre danĝera kaj multe suferis pro diversaj militoj. La gerilistoj mortigis gorilojn- aŭ por manĝi ilin aŭ por vendi la kapojn al aĉaj kolektantoj en la Okcidento. Ili ankaŭ murdis Dian Fossey mem en ŝia domo 1985.

La montara gorilo vivas en grupo da ĉirkaŭ 15 kun la plej forta virbesto kiel estro. En tiu speco inter la aĝoj ses kaj dek jaroj la maskloj estas uniforme nigraj kaj nomiĝas nigradorsuloj. Poste ili kreskigas areon de griza aŭ arĝenta hararo sur la dorso, kaj tiam ili nomiĝas arĝentodorsuloj. Ĝi povas esti alta 6 futojn, pezas pli ol 420 funtojn kaj vivas eble dum 40 jaroj. La gorilaro faras ĉiunokte neston el interplektitaj branĉoj.

Dum longa tempo oni opiniis ke gorilo estas tre danĝera kaj atakema besto. En Hollywoodaj filmoj, ekzemple Tarzan kaj aparte King Kong, la gorilo estas terura monstro. En multaj lingvoj "gorilo" signifas "besteca homo". Goriloj estas ja mildaj vegeteranoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti