Luísa Margarida Portugal de Barros, Grafino de Barral (1816-1891) kaj edzino de Eŭgeno, 4-a Markizo de Montferrat[1], estis brazila nobelino, mentorino de la princinoj Izabela el Brazilo (1846-1921) kaj Leopoldina de Braganzo kaj Burbono (1847-1871), filinoj de la brazila imperiestro Petro la 2-a (1825-1841) krom esti lia granda pasio kaj unu el la plej notindaj figuroj en la kortego de la franca reĝo Ludoviko-Filipo (1773-1850).

Grafino de Barral
Grafino de Barral kaj Markizino de Monferrat
Grafino de Barral kaj Markizino de Monferrat
Persona informo
Naskiĝo 13-a de aprilo 1816
en Santo Amaro da Purificação, Bahio,  Brazilo
Morto januaro 1891
en Parizo,  Francio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Patro Domingos Borges de Barros vd
Edz(in)o Jean Horace Joseph Eugêne de Barral vd
Infanoj Dominique Horace de Montferrat-Barral vd
Profesio
Okupo aristokrato • verkisto • Hofmeister vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

 
Ludovika Margerita kune kun siaj gepatroj

Ludovika Margerita estis la sola filino de la poeto Domingos Borges de Barros, Vicgrafo de Blanka Ŝtono (1780-1855), brazila ŝtatestro de la unua brazila reĝado, kaj ties edzino Maria do Carmo Gouveia Portugal. Tre frue, ŝi vivis kune kun sia familio inter Brazilo kaj Francio.

Tiamaniere ke ŝi edziniĝis al la Grafo de Barral, kiu estis fora parenco de Alexandre de Beauharnais (1760-1794), Vicgrafo de Beauharnais, unua edzo de Jozefina de Beauharnais (1763-1814), fama edzino de Napoleono Bonaparte (1769-1821). Do tio signifis ke li estas kvinagrada kuzo de la Imperiestrino de Brazilo kaj dua edzino de Petro la 1-a (1798-1834), Amelia de Leuchtenberg (1812-1873) kaj li ekvivis en la kortego de la franca reĝo Ludoviko-Filipo la 1-a (1773-1850). Ilia filo, kies nomo estis Horace-Dominique, estonte edziĝis al Maria Franciska de Paranagvao, filino de la 2-a Markizo de Paranagvao (1821-1912).

Vivo en la kortego redakti

Dank'al sia edziniĝo, ŝi fariĝis amikino kaj akompana damo al Franciska de Braganzo (1824-1898), princino de Ĵoinvilo, kaj fratino de Petro la 2-a (1825-1841). Kiam la duonpatrino de la imperiestro, Dona Amelia de Leuchtenberg (1812-1873) rifuzis la taskon kiel edukantino de siaj du filinoj, Dona Franciska indikis Ludovika Margerita al la imperiestro. Post multe da negocado kaj asekurado de siaj povoj, Ludovika akceptis la postenon. Mallongdaŭre forigita el sia edzo, Eŭgeno, kaj akompanata de sia filo, ŝi translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro. La grafino ekvivis en luita domo, ĉar ŝi havis familion kaj iu apartamento en la Palaco Sankta Kristoforo ne sufiĉis al siaj necesaĵoj. Ŝi ankaŭ estis nomumita akompana damo al Dona Tereza Kristina (1822-1889)]] en septembro 1855, malgraŭ ke la vera akompana damo de la imperiestrino estis Josefina da Fonseca Costa (1808-1896).

Ludovika Margerita tuj ekstarigis sian aŭtoritatecon en la palaco, kies scenejo estis kialo de disputo, kaj tio vekis la furiozon de multe da funkciularo alte interesitaj en la posteno. Ŝi elmontris belegan karakteron, inteligentecon, konvinkan vizaĝon, kaj samtempe kontesteblan katolikan pensmaniero, krom grandan fizikan belecon. Dotita de solida kulturo kaj amikino de pluraj tiamaj intelektuloj, same kiel Franz Liszt (1811-1886) kaj la Grafo de Gobineau (1816-1882), la grafino aktivis kiel perulino inter la imperiestro kaj multaj intelektuloj, kun kiuj Petro la 2-a interŝanĝis vastan korespondaĵon.

Petro la 2-a sentis sin altirita de figuroj kiel tiu de sia duonpatrino Dona Amelja. Tiamaniere ke la grafino fariĝis intima al la imperiesto, kaj laŭ la plejmulto el la samtempa historiistaro, lia amantino. Tuje konflikto estiĝis inter la imperiestrino Dona Tereza Kristina kaj la Grafino de Barral. Tamen, baldaŭ rimarkiĝis ke la grafino fariĝis altstara rivalino rilate al la imperiestrino, sed, ne estas konkludigaj pruvoj ke ŝi fakte havis amaferon kun la imperiestro. La malmultaj korespondaĵoj restantaj el ili lasas dubon ke eble ilia amrilato estis simple platona. Fine, malgraŭ moderna kaj liberala, Ludovika Margerita laŭŝajne estis fervora katolikino.

Lastaj jaroj redakti

 
La Grafino en grandaĝa jaro

Ilia interrilato, speco de naiva amikeco sub la tono de tiuj ekzistantaj en Francio dum la romantika periodo, restis ĝis la ambaŭa mortojaro. Dum granda periodo, ilia amafero konserviĝis nur pere de epistolaj interŝanĝoj. La imperiestro vizitis la amikinon en du vojaĝoj, kiujn li faris al Eŭropo, inter 1870 kaj 1887, kaj, en la lastaj monatoj de sia vivo, estante vidvo kaj ekzilito, li restis longajn tempodaŭrojn en la rezidejo de la grafino, en Cannes.

Petro la 2-a eble havis aliajn amaferojn kun aliaj virinoj, same kiel la Grafino de Villeneuve, la Madamo de la Tour kaj Eponina Otaviano[2], edzino de Francisko Otaviano. La du unuaj estis personaj amikinoj de la grafino de Barral kaj estis prezentitaj al la imperiestro kun la celo "amuzi" lin. La Grafino de Barral mortis malmulte da monatoj antaŭ ol la imperiestro.

La leteroj redakti

En la jardeko 1940, la Grafo de Barral kaj Markizo de Montferrat, ŝia nepo, donacis al la Imperia Muzeo de Petrópolis la leterojn ŝanĝitajn inter lia avino kaj la Imperiestro de Brazilo, elmontrante la ambaŭan interrilaton. Kvankam estis komuna konsento inter la grafino kaj la imperiestro, kie ili devis fajrigi la reciprokajn leterojn ricevitajn post la respektiva legado, la imperiestro obeis la regulojn, sed Ludovika Margerita intertempe iele malobeis kaj konservis kelkajn leterojn. Tiamaniere ke la solaj leteroj supervivintaj estis akceptitaj de la grafino, sed neniu de ŝi sendita al la imperiestro.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Eŭgeno, Grafo de Barral kaj 4-a Markizo de Monferrat naskiĝis en Parizo, en la 21-a de aprilo 1806 kaj lia mortodato estas nekonata. Vidu plu: Conversas da Roda D'água, Gustavo Eduardo Teixeira da Rocha
  2. Recanto das letras