Moudon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Grange-Verney)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Moudon (stacidomo).

Moudon (malnova germanlingva nomo Milden) estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 4 916 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Moudon
Blazono de Moudon
Blazono de Moudon
Blazono de Moudon
La historia urbeto Moudon
La historia urbeto Moudon
La historia urbeto Moudon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 550895 / 168861 (mapo)46.6691666666676.7969444444444Koordinatoj: 46° 40′ N, 6° 48′ O; CH1903: 550895 / 168861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4916
Areo 15,69 km²
Alteco 510 m super marnivelo
Poŝtkodo 1510
Komunumkodo 5678
Mapo de Moudon
Mapo de Moudon
Mapo de Moudon
vdr

Geografio redakti

Moudon situas en la Svisa Mezlando en la valo de la rivero Brojo, ambaŭflanke de la rivero. La komunumo Moudon konistas el la historia urbeto Moudon, industrizono en Brojo-Valo, kaj la vilaĝoj Bressonnaz, Grange-Verney kaj Le Plan.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,69 km², de kiuj 35,0% estas kovritaj de arbaro, 46,7% servas por agrikulturo kaj 16,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Moudon limas en nordo al Montanaire, en nordnordoriento al Bussy-sur-Moudon, en nordoriento al Lucens, en orientnordoriento al Curtilles, en oriento al Chesalles-sur-Moudon, en sudoriento al Chavannes-sur-Moudon, en sudsudoriento al Vulliens, en sudo al Syens, en sudokcidento al Rossenges, en okcidentsudokcidento al Hermenches, kaj en okcidento al Jorat-Menthue.

Trafiko redakti

Tra Moudon pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo kaj kondukas sennumera ĉefvojo al Yverdon-les-Bains. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 20 kilometrojn nordokcidente apud Yverdon-les-Bains. Tra la komunumo kondukas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano.

Historio redakti

La urbeto Moudon estis kelta fondaĵo, kiu dum romia epoko nomiĝis Minnodunum kaj Minnidunum kaj ĝi jam estis menciita en la romia vojaĝlibro Itinerarium Antonini en la 3-a jarcento. En la jaro 1011 la reĝo de Burgonjo koncedis la urbeto Moudon al la episkopo de Laŭzano. Post la okupado fare de Berno en la jaro 1536 Moudon fariĝis la ĉefloko de la samnoma voktejo. La vokta sidejo tamen ek de 1541 troviĝis en la Kastelo de Lucens. El la voktejo en la jaro 1798 surbaze de la Helveta Revolucio fariĝis distrikto, kies ĉefloko estis denove Moudon, kaj kiu en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]

Partneraj komunumoj redakti

Moudon havas ek de 1986 komunuman partnerecon kun la komunumo Mazan en la Departemento Vaucluse en Francio.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti