Günter Schabowski

(Alidirektita el Gunter Schabowski)

Günter SCHABOWSKI [GINta ŜaBOVski] (naskita je la 4-a de januaro 1929, mortinta la 1-an de novembro 2015 en Berlino[1]), estis funkciulo de la Socialisma Unueca Partio (SED) en Germana Demokratia Respubliko (GDR). Per misinformado ĉe gazetara konferenco, montrita el la GDR-a televido, li kaŭzis la falon de la Berlina Muro je la 9-a de novembro 1989.

Günter Schabowski
membro de la 'Volkskammer' de GDR
Bundesarchiv Bild 183-1982-0504-421, Günter Schabowski.jpg
Persona informo
Günter Schabowski
Naskiĝo 4-an de januaro 1929 (1929-01-04)
en Anklam
Morto 1-an de novembro 2015 (2015-11-01) (86-jara)
en Berlino
Mortis pro apopleksio [#]
Tombo Waldfriedhof Dahlem [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germana RegnoGermana Demokratia RespublikoGermanio [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko [#]
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio [#]
Subskribo Günter Schabowski
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto [#]
Laborkampo ĵurnalismopolitiko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

De decembro 1999 ĝis decembro 2000 li estis enprizonigita pro ordonoj pri pafado ĉe la Berlina Muro.

Malsame al la plej multaj SED-funkciuloj, li poste ŝanĝis sian opinion pri la politika sistemo, al kiu li kontribuis, akceptis ke li malpravis kaj pentis pro siaj agoj. Li entute ekmalakceptis komunismon, kaj kampanjis eĉ por la konservativa Kristandemokratia Unio.

Gazetara konferenco de 1989Redakti

Schabowski estis membro de la ĉefa organo de la partio, la Politbüro, kaj havis la taskon informi la gazetaron pri gravaj okazoj. Je la 9-a de novembro 1989, jam estis demisiita la registaro. De monatoj, amasoj da GDR-enloĝantoj estis fuĝintaj al okcidento. Schabowski volis, fine de la konferenco, doni al la ĵurnalistoj pozitivan. Tial li decidis publikigi informon kiun li estis ricevinta lastamomente kaj kiun li ne multe konis.

Temis pri decido de la registaro ke GDR-enloĝantoj havu la rajton "permanente forvojaĝi" (ausreisen, fakte: elmigri) el GDR. Ili devos tion anonci kaj ricevos post proceduro siajn paperojn. La registaro opiniis ke tio estos pli bona por la reputacio de GDR ol la fuĝo pere de aliaj landoj kiel Hungario. La informo estu publikigota de la ĵurnalistoj nur la venontan matenon.

Schabowski informis en la konferenco pri la informo, parte legante de folio. Ĵurnalisto demandis ekde kiam la nova regulo validos. Schabowski, konfuzite, erarante, respondis ke validos ekde tuj. La ĵurnalistoj jam tiumomente komprenis ke ili povos raporti pri grandega afero.

La amaskomunikiloj sekve informis ke al GDR-enloĝantoj ekde tuj eblas "vojaĝi" al okcidento. Amasoj da homoj iris al la landlimoj kaj postulis iri al okcidenta Germanio. La gardistoj decidis ne rezisti.

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti