Gust ONGYERTH (naskiĝinta Gustav Ongyerth la 13-an de februaro 1897 en Sibiu, mortinta la 12-an de novembro 1969 en Innsbruck) estis aktoro kaj reĝisoro rumania. Li apartenis al la minoritato de la transilvaniaj saksoj.

Gust Ongyerth
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1897 (1897-01-03)
en Sibiu
Morto 12-an de novembro 1969 (1969-11-12) (72-jaraĝa)
en Innsbruck
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioRumanioAŭstrio vd
Partio Q18540412 vd
Profesio
Okupo aktoroteatra reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de lernejoj en Sibiu, Brașov kaj Mediaș li iĝis voluntulo komence de la Unua mondmilito ĉe Tiroler Kaiserjäger. En la 1919-a jaro li batalis ene de la armeo de Rumanio en kampanjo kontraŭ komunistoj en Hungario.[1] Poste li studis ekonomikon en Kluĵo kaj Vieno kaj deĵoris ĉe asekurigkompanio braŝova. En 1924 li iniciatis kune kun Heinrich Zillich la eldonon de la kulturperiodaĵo Klingsor.[2].

Inter 1933 kaj 1944 Ongyerth estis teatra estro. Post estiĝo de Reĝlando de Rumanio la aŭtoritatoj aboliciis la germanajn teatroj de Sibiu (1922) kaj de Ĉernivco (1923). Por ke la germanligva tradicio kontinuu en Transilvanio fondis en 1933 Gust Ongyerth kun aliaj Germanan Teatro-Asocion kaj fakte estiĝis en Sibiu la unua germanlingva teatro kun profesiaj aktoroj por ĉiuj germanlingvanoj de Rumanujo. La direktorado de Ongyerth daŭris ĝis 1944.

Teatrohistorio de Sibiu redakti

En la 29.9.1933 ĉio komenciĝis kun la teatraĵo Wilhelm Tell de Friedrich Schiller. En 1935 konstruiĝis laŭ berlina modelo scenejo liberaera en la Parko sub la alnoj.[3] Tia naturteatrejo inaŭguritis per la opero Der Günstling de Rudolf Wagner-Régeny; reĝisoris Ongyerth dume responsis pri la muziko Karl Egon Glückselig.[4]

En 1940 ekresponsis priteatre naziisme influita organizo Deutsche Volksgruppe in Rumänien kiu financadis la tuton. Ongyerth nomumitis fare de etno-gvidanto Andreas Schmidt ĉefa teatrointendanto por ĉiuj germanlingvaj scenejoj.[5][6] De tiam la aktoroj devis ankaŭ prezenti sin antaŭ soldatoj ĉefronte, ekz. en Odeso, Sarajevo kaj Belgrado. Post la ŝtatrenverso de aŭgusto 1944 ĉesis ĝia aktiveco.[7]

En la 13.6.1943 okaze de vojaĝo Berlinon Gust Ongyerth akceptitis fare de propagandoministro Joseph Goebbels kaj sendis salutojn al li fare dela ĉefo de la germanoj de Rumanujo, Andreas Schmidt. Goebbels siaflanke laŭdegis la laboradon de Ongyerth .[8]

Programe estis teatraĵoj kaj de klasikuloj kaj de lokaj germanlingvaj verkistoj (Franz Karl Franchy, Reimesch, Lienert) kaj de rumanaj skribistoj (Lucian Blaga, Victor Ion Popa, Ion Sân-Giorgiu). En 1945 Ongyerth fuĝis kune kun la verkisto Franz Karl Franchy, kiu verkis en Vieno ĵurnalistece, al Innsbruck. Tie li teatrestris ekde 1949 (ĝis 1966) la scenejon Exl-Bühne. Inter 1957 kaj 1963 li deĵoris ĉe turisma agentejo en Innsbruck dum kio li organizis diversajn kulturprogramojn. Li ankaŭ prizorgis la kulturkadron por vizitantoj de la Vintra Olimpiko 1964.

Artikoloj en periodaĵoj redakti

  • Von Zeit zu Zeit, in: Südostdeutsche Heimatblätter 6/1957, Nr. 1, p. 27-33
  • Das Deutsche Landestheater in Rumänien, in: Südostdt. Vj.bll. 12, 1963, Nr. 3, p. 121-28.
  • (eldonistece): Theaternachrichten, 1933-35
  • Zehn Jahre Deutsches Landestheater in Rumänien 1933-1943, 1943.

Broŝuroj redakti

  • Deutsches Landestheater in Rumänien. 1933-1939, Weinbrenner, Stuttgart 1939
  • Zehn Jahre Landestheater der Deutschen Volksgruppe in Rumänien, eldonejo Wächter, 1942

Tradukoj redakti

  • Geranien am Fenster: ein rumänisches Volksstück in drei Akten, von Victor Ion Popa, Berlino: Drei-Masken-Verlag, 1943

Notoj redakti