György Ivánovics
György Ivánovics [djordj ivAnoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ivánovics György estis hungara kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1955).
György Ivánovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de junio 1904 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de septembro 1980 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1928) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
György Ivánovics [1] naskiĝis la 11-an de junio 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de septembro 1980 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Ivánovics frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1928 li komencis sian kuracistan karieron en Malsanulejo Rókus, sed en la sekva jaro li translokiĝis al Szeged, kie li havis postenon en instituto. Baldaŭe li studvojaĝis al Aŭstrio kaj Usono. En 1936 li habilitiĝis. En 1947 li esploris en Stokholmo, en 1955 li estis gastoprofesoro en Glasgow. Li longe redaktis fakrevuon „Acta Microbiologica Hungarica”. En 1974 li emeritiĝis. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1952, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
redakti- Emberi betegségeket okozó vírusok és rickettsiák (1953)
- Mikrobiológia (1951)
- Orvosi mikrobiológiai és immunitástan (1967)