Gyula Sáringer [djula ŝAringer], (pli komplete, tamen malofte Gyula Ede Sáringer), laŭ hungarlingve kutima nomordo Sáringer Gyula Ede estis hungara agronomo, entomologo, ekologo, profesoro, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).

Gyula Sáringer
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1928 (1928-12-02)
en Magyarszerdahely
Morto 17-an de februaro 2009 (2009-02-17) (80-jaraĝa)
en Keszthely
Lingvoj hungaraanglafrancagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Familio
Infano Tamás Sáringer-Kenyeres
Okupo
Okupo politikisto • entomologo
vdr

Gyula Sáringer [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1928 en Magyarszerdahely. Li mortis la 17-an de februaro 2009 en Keszthely.

Biografio redakti

Gyula Sáringer kiel junulo batalis dum la 2-a mondmilito, fine li iĝis militkaptito, sed li sukcese rifuĝis. Li frekventis agraran universitaton en Gödöllő inter 1947-1951. Post la diplomo li ricevis postenon en esplorinstituto. En la studjaro 1964 li studvojaĝis al Toulouse. Hejmenveninta li laboris en instituto, kie baldaŭe li iĝis direktoro. Li doktoriĝis en 1973 antaŭ la akademio. En 1990 li ekinstruis en universitato en Keszthely, baldaŭe li estis nomita rektoro. Depost fino de la socialismo li estis parlamenta deputito. Li okupiĝis precipe pri cikadedoj. Li ricevis medalojn kaj premiojn inter 19622005.

Verkaro (elekto) redakti

  • A burgonyabogár (La terpoma skarabo), (1955)
  • A szilvamoly (1971)
  • Kertészeti kártevők (1982)
  • A rovarok nyugalmi állapotának jelentősége a növényvédelmi entomológiában (1996)

Fontoj redakti