Saint-Martin FR

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Haut de Fiaugères)

Saint-Martin (en Esperanto: Sankta Marteno) estas komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 965 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Saint-Martin
Blazono de Saint-Martin
Blazono de Saint-Martin
Blazono de Saint-Martin
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Vevejso
Koordinatoj  46° 34′ 35″ N 6° 52′ 8″ O / 46.57639 °N, 6.86889 °O / 46.57639; 6.86889 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 35″ N 6° 52′ 8″ O / 46.57639 °N, 6.86889 °O / 46.57639; 6.86889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 965
Areo 8,79 km²
Alteco 833 m super marnivelo
Poŝtkodo 1609
Komunumkodo 2335
Mapo de Saint-Martin
Mapo de Saint-Martin
Mapo de Saint-Martin
vdr

Geografio redakti

La komunumo Saint-Martin situas en sudokcidento de la Friburga Mezlando, proksiumume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Bulle kaj 14 kilometrojn norde de Vevey. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Besencens, Fiaugères kaj Saint-Martin, kaj la setlejoj Villard, Clos Devant, La Jailla kaj Haut de Fiaugères, kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,79 km², de kiuj 16,1% estas kovritaj de arbaro, 77,0% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Saint-Martin limas en nordo al Le Flon, en oriento al La Verrerie, en sudoriento al Semsales, en sudo al Maracon (VD), kaj en okcidento al Oron (VD).

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 154 de Vaulruz al Oron. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 4 kilometrojn oriente de la vilaĝo apud Châtel-Saint-Denis. Per la buslinio de Bulle al Oron la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Saint-Martin datiĝas el la jaro 1228 kiel Sanctus Martinus. Dum mezepoko la posedantoj de Saint-Martin estis la senjoroj de Oron, Rue kaj Illens. Parto de Saint-Martin fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo per la konkeroj de la jaro 1536, la reston Friburgo akiris post la bankrotiĝo de la Grafoj de Grejerco en la jaro 1555. Saint-Martin tiam estis atribuita al la Voktejo Rue, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 1748 sub la nova friburga konstitucio estis integrita al la distrikto Vevejso. La 1-an de januaro la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Besencens kaj Fiaugères estis integritaj al Saint-Martin.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti