Maria lingvo

(Alidirektita el Herbeja maria lingvo)

La maria lingvo (antaŭe: ĉeremisa lingvo), lingvo de marioj, kune kun la mordva lingvo apartenas al la volgia grupo de la finnoperma lingvaro. La maria lingvo havas du literaturajn normojn: gornomaria (montarmaria) kaj lugomaria (ebenmaria) kaj kvar dialektojn: ebena, orienta, montara, nordokcidenta. Inter la orientaj marioj estas disvastigita ankaŭ la tatara lingvo.

Maria lingvo
марий йылме (marij jülme)
makrolingvo • lingvo • moderna lingvo
finnovolga lingvaro
Parolata en Mariio en Rusio
Parolantoj 550 000
Skribo Mari alphabet, cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finnoperma
Finno-volga
Maria
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Mariio
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 chm
  ISO 639-3 chm
  SIL CHM, MHR, MRJ
  Glottolog mari1278
Angla nomo Mari
Franca nomo mari
Vikipedio
vdr

La maria lingvo estas parolata en Maria Respubliko (Marij El), kie ĝi estas la ŝtata lingvo kune kun la rusa, en Tatario, Udmurtio, Baŝkirio kaj kelkaj aliaj regionoj de Rusio.

Laŭ la popolnombrado de 1989, estas ĉirkaŭ 560 mil parolantoj de la maria lingvo, el inter 670 mil marioj. Laŭ popolnombrado en 2002 la parolantoj (kiel unu aŭ dua lingvo) estis 488 000, el kiuj 37 000 parolis la montarmarian. El marioj la marian parolis 464 000 (76,8%).

Alfabeto redakti

La maria skribsistemo evoluis surbaze de la rusa alfabeto.

Historio redakti

En la historio de la lingvo oni difinas kvar periodojn:

  1. pra-maria (4-a ĝis 7-a jarcentoj), kiu karakteriziĝas per relativa unueco de la maria lingvo;
  2. periodo de tjurka influo, kiam mariaj teroj apartenis al la ĥanlando Volgia Bulgario (7-a ĝis 13-a jarcentoj) kaj poste al la ĥanlando de Kazan (13- ĝis 16-a jarcentoj) kaj kiam komencas formiĝi diferencoj inter la lugomaria kaj gornomaria dialektoj;
  3. periodo de la plifortiĝo de dialektaj diferencoj kaj formiĝo sub la tjurka influo de la orienta dialekto (16-a ĝis 20-a jarcentoj);
  4. Ekde la mezo de 20-a jarcento - la periodo de la formiĝo de la nord-okcidenta dialekto kaj evoluo de la literaturaj normoj de la mariaj lingvoj.

Rezulte de aktivaj kontaktoj kun la tjurkaj lingvoj en la maria lingvo okazis diversaj ŝanĝoj: sub influo de la tatara kaj ĉuvaŝa lingvoj evoluis la vokala sinharmonio, estis prunteprenitaj tipoj de parigitaj verboj, pluraj sufiksoj, analitikaj formoj de preterito. La rusa lingvo havigis al la maria (speciale al ĝia gornomaria varianto) multajn vortojn, kiuj anstataŭigis la tjurkajn pruntaĵojn, kaj influis formiĝon de la kompleks-subordigitaj prepozicioj. En la maria lingvo 8 (en kelkaj dialektoj ĝis 12) vokaloj kaj 22 konsontantoj. La maria lingvo estas rigardata kiel aglutina lingvo. La unua monumento de la maria lingvo (vortlisto) datiĝas de la 17-a jarcento, la unua teksto – en la 18-a jarcento.

Nuna stato redakti

La lingvo estas instruata en la bazaj kaj mezaj lernejoj; en altlernejoj oni uzas ĝin kiel lingvo de instruado de sociaj studobjektoj. En maria lingvo estas eldonataj beletraĵoj, gazetoj, studlibroj, elsendatas per radio kaj televido, funkcias teatro. Studon kaj esploron de la maria lingvo efektivigas la Maria scienc-esplora instituto de lingvo, literaturo kaj historio, la Maria ŝtata universitato, la Maria pedagogia instituto.

Eksteraj ligiloj redakti