Bihar (historia departemento)
Bihar estis historia departemento en la orienta parto de la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario respektive de Hungario, pli ekzakte en okcidenta Transilvanio. La formala nomo estis hungare Bihar vármegye, rumane Comitatul Bihor kaj germane Komitat Bihar.
Demografio
redaktiLaŭ la censo de 1880
- 241 273 (54,1%) hungaroj
- 4 443 (1,0%) germanoj
- 4 710 (1,1%) slovakoj
- 192 441 (43,1%) rumanoj
- 3 380 (0,8%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
Administracio
redaktiEstis 17 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Bél
- Belényes
- Berettyóújfalu
- Biharkeresztes
- Cséffa
- Derecske
- Élesd
- Érmihályfalva
- Központi (=centra), escepte distriktejo: Nagyvárad samtempe departementejo kaj municipa urbo
- Magyarcséke
- Margitta
- Nagyszalonta
- Sárrét, escepte distriktejo: Biharnagybajom
- Szalárd
- Székelyhíd
- Tenke
- Vaskoh
La granda departemento estis parte montara, parte ebenaĵa. Gravaj riveroj estas Körös kaj Berettyó. La departemento estas ĉefa pordo de Transilvanio. En la 19-a j.c. la departemento ricevis frue fervojon, kiu aliĝis al linio Budapeŝto-Temeŝvaro, poste al alia fino de Transilvanio, poste al Kassa, poste al Fiume. Ili estis la plej fundamentaj linioj.
Sankta Stefano fondis la departementon en komence de la 11-a j.c. kaj nomumis departementejo terfortikaĵon en komunumo Bihar. Dum la turka erao ĝi apartenis al Princlando Transilvanio sub aŭspicio de Turkio. Dum liberecbatalo de Rákóczi ĝi apartenis al Rákóczi. En 1919 oni proklamis ankaŭ en la departemento la Konsilantaran Respublikon, sed post kelkaj tagoj la rumana armeo okupis interalie la departementon. Ekde 1920 la plej granda parto apartenas al Rumanio, kies departementa sistemo estas tute alia. Dume inter 1940-1944 laŭ Dua Packontrakto de Vieno parto revenis al Hungario. La hungara parto kuniĝis al departemento Hajdú.