Marghita

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Margitta)

Marghita [margita] (hungare Margitta, germane Margarethen) estas urbo en Rumanio sur la bordo de la rivero Berettyó, nordoriente de Oradea. Ĝi havas varmbanejon. Administre apartenas al ĝi Cheț.

Marghita
Urbo
municipo de Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Margitta (hungare), Margarethen (germane)
Iama hungara departemento Bihar
Situo 47° 21′ N, 22° 20′ O (mapo)47.34166666666722.330555555556Koordinatoj: 47° 21′ N, 22° 20′ O (mapo)
Marghita (Rumanio)
Marghita (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 140 m
Poŝtkodo 415300
Loĝantaro
– komunumo 15,770
– vilaĝo 13 573 (en 2021, 13 871 en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 26877
vdr

Ĝemela komunumo estas Konyár, Hungario.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi nombris 5 676 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 17 162 (51 % da rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 13 573 loĝantoj sur areo de 83,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 162 loĝantoj/km².

Historio redakti

Ĝi estis unue menciita skribe en 1216, en 1335 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Bihar). Ekde la jaro 1968 ĝi estas urbo. En 1944 post la germana okupado de Hungarujo la plejmulto da judoj estis deportita. Vizitindaĵo estas la kastelo Csáky (ĉAki).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti