Hrušov (distrikto Rožňava)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hrušov |
Hrušov, hungare Körtvélyes (kortvEjeŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Bazaj informoj
redakti- Areo: 17 km²
- Supermara alteco: 232 m
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 049 43
- Aŭtokodo: RV
- Telefonprefikso: 58
Situo
redaktiHrušov situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Rožňava troviĝas 16 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1234 laŭ tiama hungara ortografio "Kerthueles", apartenanta al fortikaĵo de Torna. En 1910 loĝis en Körtvélyes 403 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Körtvélyes apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hrušov 359 da homoj, (318 hungaroj, 38 slovakoj, po 1 cigano kaj ukraino). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de Dipatrino el la 14-a jarcento, en la 18-a jarcento barokiĝis
- pilgrimloka katolika kapelo omaĝe al Sankta Anna, en 1940 renovigita
- luterana preĝejo de 1795
- fiŝkaptista lago