Internacia Pedagogia Revuo

(Alidirektita el IPR)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Internacia Pedagogia Revuo (IPR) estas esperanta trimonata revuo por Esperanto-instruistoj, eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ĝia nuna ĉefredaktoro estas Jozefo Nemeth el Hungarujo.

Internacia Pedagogia Revuo
Internacia Pedagogia Revuo, 2014/1
Internacia Pedagogia Revuo, 2014/1
Formato A5
Periodeco trimonata

Posedanto Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Publikigisto Flandra Esperanto-Ligo
Redaktisto Jozefo Németh
Ĉefredaktisto Marc Cuffez
Establodato 1949
Lingvo Esperanto
Prezo 2 ĝis 20 EUR jare laŭlande,
1 ĝis 10 EUR jare (reta versio)
ISSN ISSN 1013-2031

Retejo Ene de la retejo ILEI.info
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

EnhavoRedakti

En la revuo troviĝas ekzemple artikoloj pri lingvoinstruado, ideoj por helpi al instruistoj de Esperanto plibonigi siajn spertojn, informoj pri agadoj tiucele, raportoj pri elstaraj agadoj en landoj kaj sekcioj de ILEI, kaj de la kontaktoj kun ekstermovadaj partneroj, anoncoj pri ILEI-konferencoj, alvokoj al simpozioj.

IPR aperas kvarfoje jare kaj entenas kutime 44 paĝojn tutkolorajn A5-formatajn. La presado okazas ĉe Flandra Esperanto-Ligo FEL en Antverpeno, Belgujo.

HistorioRedakti

La revuo aperis inter 1908 kaj 1914. Poste estis paŭzo dum la unua mondmilito. De 1922 ĝis 1933 ĝi aperis en Germanujo. De 1933 ĝis 1939 ĝi aperis en Nederlando. En 1949 estis fondita la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. En 1958 IPR fariĝis oficiala organo de ILEI.

En 1973 ekredaktoris Reinhard Haupenthal. De 1974 ĝis 1975 redaktis IPR-n Helmut Sonnabend, prezidanto de ILEI. Ekde 1975: Gaston Turin. Ekde 1978 eklaboras teamo el du personoj: Helmut Sonnabend kaj Brunetto Casini. En 1986 la estraro de ILEI decidis, ke grupo devas zorgi pri la revuo; tio okazis sub la gvido de István Szerdahelyi. Tamen ne por longa tempo. 1987 estis la unua jaro de redaktado de Istvan Ertl. En 1990 eklaboris Stefan MacGill. En 1992 transprenis la taskon Márta Kovács. En 1995 komencis sian redaktan taskon Jozefo Nemeth, kiu en 2014 festis 20 jarojn da redaktado.

Vidu ankaŭRedakti

  • Juna Amiko, alia revuo eldonata de ILEI, direktata al lernantoj

Eksteraj ligilojRedakti