Treffurt

komunumo en Turingio, Germanio
(Alidirektita el Ifta)

Treffurt estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Ekde la komenco de 2019 ankaŭ la antaŭe najbara komunumo Ifta apartenas al la teritorio. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 5834 loĝantojn. Treffurt situas borde de la rivero Werra.

Treffurt
Blazono
Treffurt (Germanio)
Treffurt (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Wartburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036923
Poŝtkodo 99830
Aŭtomobila kodo WAK
Oficiala Municipokodo 16063076
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile) kaj 2 urbopartoj (Stadtbezirke)
Politiko
Komunumestro Bernd Rosenbusch
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rathausstr. 12
Demografio
Loĝantaro 5834 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 8′ N, 10° 14′ O (mapo)51.13666666666710.2375Koordinatoj: 51° 8′ N, 10° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 190 m
Areo 54,77 km²
Oficiala retejo http://www.treffurt.de
vdr

Historio redakti

En 768 Karlo la Granda komisiis konstruon de la monaĥejo Homburg ĉe Unstrut apud Bad Langensalza. Li investis la senjorojn de Driefurt kiel voktojn super la monaĥejo. Treffurt havis sian unuan mencion en 1104 en dokumento de la majenca episkopo Ruthard.

Danke al la situo ĉe kruciĝo de du gravaj komercaj vojoj Treffurt jam en la mezepoko iĝis regiona centro. Por protektadi la transvadejojn jam en la 11-a jarcento ekkonstruiĝis la Burgo Normannstein. Sekve Treffurt rapide evoluis al regiona komerca loko kion kronis en 1333 urbaj privilegioj. En 1533 la imperiestro Karolo la 5-a donis rajton okazigi ĉiusemajnan bazaron sabate kaj pluse bazarojn en la festotagoj de Sanktaj Georgo kaj Simono.

Ekde 1336 la loko estis kuna heredaĵo en la manoj de la Elektoprinclando Saksio, de la Elektoepiskopujo Majenco kaj de la Landgrafujo Hesio-Kaselo,[1] ĝis la 18-a jarcento kiam la majencanoj sole suverenis.

En 1807 Treffurt iĝis parto de la napoleona Reĝlando Vestfalio kaj en 1815 de Prusio (Distrikto Mühlhausen), en 1871 de la Germana Regno. En 1945 la regiono iĝis parto de Turingio, kaj kun ĝi en 1949 ekapartenis al GDR. En 1950 Treffurt iĝis parto de subdistrikto Eisenach kaj ekde 1952 (kun novaj limoj) de subdistrikto Eisenach ene de distrikto Erfurto. Tio validis ĝis 1994.

La evoluon de Treffurt bremsis la separo de la du germanaj ŝtatoj ĉar ĝi situis rekte ĉe la landlimo inter la komunisma GDR kaj la libera okcidenta Germanio. Kresko ekonomia kaj turisma ekfloro venis post la tielnomata "Turniĝo", la soci-politika transformiĝo de GDR en 1989-90-

Vidindaĵoj redakti

Gefiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Alexander Jendorff: "Kondominatorische Herrschaftsbeziehungen im Konfessionellen Zeitalter: die Ganerbschaft Treffurt 1555–1630." Ĉe: Zeitschrift des Vereins für hessische Geschichte. (ZHG) 107/2002), p. 163–180

Eksteraj ligiloj redakti

 
la burgo Normannstein vidata el la urbocentro de Treffurt