Iliny
Iliny [ilinj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Balassagyarmat.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Iliny situas sur deklivoj, laŭ rojo, fine de sakovojo. Szécsény troviĝas 11, Balassagyarmat 14, Pásztó 29, Rétság 30 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1348 en formo "Inini". Ekde meze de la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1872 pluvego okazis, kiu ruinigis grandan parton de la komunumo. En 1873 pro ĥolero 21 vilaĝanoj mortis. Vilaĝservoj estas klubo de gemaljunuloj, ĉiujara arta kunveno, migra poŝto.