Ilja Prigogine

rus-jud-Belgia ĥemiisto kaj Nobelpremiito
(Alidirektita el Ilya Prigogine)

Ilya Prigogine ([ilja prigoĵin], (ruse Илья Романович Пригожин); naskiĝis la 25-an de januaro 1917, en Moskvo, mortis la 28-an de majo 2003, en Bruselo) estis rusdevena belga kemiisto kaj fizikisto.

Ilja Prigogine
Nobel-premiito
Persona informo
Илья́ Рома́нович Приго́жин
Ilya Romanovich Prigogine
Naskiĝo 12-an de januaro 1917 (1917-01-12)
en Moskvo
Morto 28-an de majo 2003 (2003-05-28) (86-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj francaanglarusa vd
Ŝtataneco BelgioRusia Imperio vd
Alma mater Universitato Libera de Bruselo vd
Profesio
Okupo filozofofizikisto • universitata instruisto • kemiisto • verkisto de nefikcio vd
Laborkampo kemiofiziko vd
Doktoreca konsilisto Théophile De Donder vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post la rusa revolucio la familio Prigojine malfavoris la sovetian sistemon kaj en 1921 iris de Rusio al Germanio kaj en 1929 al Belgio, kie ĝi alprenis la francan nomskribon Prigojine. Ilya Prigojine en 1949 alprenis la belgan civitanecon.

Studinte kemion en la Universitato Libera de Bruselo li en 1950 tie profesoriĝis. En 1959 li iĝis direktoro de la instituto Solvay en Bruselo kaj instruanto de Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino (Usono). De 1961 al 1966 li instruis en Ĉikago. En 1967 li iĝis direktoro de la Centro pri Statistika Mekaniko kaj Termodinamiko en Aŭstino.

Esploroj redakti

Prigojine esploris termodinamikon kaj interalie kreis la koncepton de disipaj strukturoj. En 1977 li ricevis la nobelpremion pri kemio. En 1989 Belgio nobeligis lin, nomumante lin vicgrafo. Ĝis sia morto li estis prezidanto de la Internacia Akademio de Sciencoj.