Internacia Akademio de Sciencoj

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Internacia Akademio, kies sidejo estas en Munkeno. Por informoj pri la similnoma Esperantlingva universitato, vidu la artikolon Akademio Internacia de la Sciencoj.

La Internacia Akademio de Sciencoj (IAS) - angle International Academy of Science, germane Internationale Akademie der Wissenschaften - estas renoma trans- kaj internacia Akademio de Sciencoj. Ĝi havas sian sidejon en Munkeno, Germanio.

Internacia Akademio de Sciencoj
lerneja instituto
Informoj
fondodato 1982
speco aŭtonoma
Situo
urbo Munkeno, Germanio
retejo [www.ias-icsd.org Oficiala retejo]
vdr

Historio redakti

La Internacia Akademio de Sciencoj (IAS) kune kun la Internacia Konsilio de Scienca Evoluo (angle International Council of Scientific Development, ICSD) fondiĝis dum la jaro 1982, kun la celo esti transnacia, interfaka Akademio de Sciencoj. Kunfondintoj interalie estis la nobel-premiito Linus Pauling (honora prezidanto), Ilja Prigogine (prezidanto de la akademio ĝis 2003), Abdus Salam, Sir John Kendrew, Lord Alexander Todd, Andrej Saĥarov, Aleksandr Proĥorov, Nikolaj Basov, Jean Dausset kaj Konrad Lorenz. Aparte dum la unuaj jaroj, kiam ankoraŭ ardis la Malvarma Milito kaj staris la Fera Kurteno dividanta Eŭropon kaj simbole la mondon, temis pri tio krei personajn sciencajn pontojn kaj informajn retojn inter oriento kaj okcidento, sed ankaŭ inter nordo kaj sudo, kaj orientigi la sciencan evoluon favore al la bonfarto de la homaro, ne nur tiu de unuopaj ŝtatoj aŭ registaroj. Pro la malfacilaj politikaj kondiĉoj dum la epoko de la Malvarma Milito, inter kiuj aparte bremsis la forta observo fare de la unuopaj naciaj sekretaj servoj, akademiaj konsidoj kaj eventoj ĝenerale okazei malpublike. La tial iusence kaŝata agado komence sen eĥo en la diverslandaj amaskomunikiloj gvidis al tio, ke la akademio dum la unuaj jaroj estis konata preskaŭ nur al la membraj sciencistoj.

Membroj de la akademio redakti

Entute en la Internacia Akademio de Sciencoj laŭ la stato de 2008 membras proksimume 1200 renomaj sciencistoj kaj pliaj elstaraj personoj el pli ol 100 ŝtatoj de la mondo, inter ili 59 nobel-premiitoj (entute preskaŭ 120 nobel-premiitoj, kunkalkulante la intertempe mortintojn), membroj de pli ol 70 naciaj akademioj, kaj multnombraj filozofoj. Ankaŭ la intertempe mortintaj filozofoj Karl Popper, Hans Jonas, Raymond Aron, Thomas Kuhn, Reinhard Löw kaj Wolfgang Stegmüller estis akademianoj. Kiel en ĉiuj Akademioj de Sciencoj, la membroj estas nomumataj, kaj ne eblas mem proponi sian kandidadiĝon.

Krom elstaraj sciencistoj, filozofoj kaj pliaj kleruloj membras en la akademio - simile al la kutimo de la Reĝa Societo de Londono - ankaŭ pliaj elstaraj personoj. Inter tiuj "praktikuloj" estas multaj nunaj aŭ eksaj membroj de naciaj registaroj, kiel ekzemple la eksa francia ministro pri eksteraj rilatoj, verkisto kaj "patro de la Eŭropa Unio", Maurice Schumann (membro de la Académie française), Georg Kahn-Ackermann (eksa ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo), Sali Berisha (eksa prezidento de Albanio), Favio Rios Peixoto (eksa nacia ministro de Brazilo), Lars Roar Langslet (eksa nacia ministro de Norvegio), Ernest Lluch (eksa nacia ministro de Hispanio), Karan Singh (eksa nacia ministro de Barato) ktp. Ankaŭ batalantoj por libereco, ekologiistoj kaj verkistoj kiel William Golding, Elie Wiesel kaj Wole Soyinka estis nomumitaj akademianoj.

Naciaj sekcioj redakti

Naciaj sekcioj ĝis nun stariĝis en Albanio (1995), Azerio (2001), Barato, Bulgario (1990), Francio, Germanio, Japanio (1991) kaj Rusio (1993). La naciaj sekcioj disponas pri propraj esploraj centroj kaj organizas proprajn esplorajn programojn. La plej granda nacia sekcio estas tiu de Rusio, kun 28 membraj organizoj kaj 460 personaj membroj, inter ili multaj membroj de la Rusia Akademio de Sciencoj.

Eksteraj ligiloj redakti