Imeľ, (imej) hungare Ímely estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Imeľ
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 946 52
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 982  (2021) [+]
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 54′ N, 18° 9′ O (mapo)47.9022222218.14472222Koordinatoj: 47° 54′ N, 18° 9′ O (mapo) [+]
Alto 111 m [+]
Areo 21,96 km² (2 196 ha) [+]
Imeľ (Slovakio)
Imeľ (Slovakio)
DEC
Imeľ
Imeľ
Situo de Imeľ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Imeľ [+]
vdr
Eniro al Imeľ
Katolika preĝejo de Imeľ
Kalvinana preĝejo de Imeľ

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. La plej proksimaj urboj estas Hurbanovo 6, Nové Zámky 12, Komárno 18 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, ferepoko. Antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1312 en formo Hemeu. Tiam ĝi apartenis al episkopejo de Esztergom. En 1312 armeo de Mateo Csák (ĉAk) detruis la vilaĝon. Ankaŭ la turkoj detruis ĝin, dume oazis detruoj pro malamikeco de katolikoj kaj kalvinanoj. En la 18-a jarcento slovakojalvenis. La komunumo iĝis grandvilaĝo kaj ĝis 1919 apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1900 loĝis 1478 da homoj, (1434 hungaroj, 44 slovakoj). Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1949 kolĥozo formiĝis. En 2001 loĝis tie 1159 slovakoj, 1036 hungaroj kaj 13 ĉeĥoj. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo, produktado de tritiko, maizo, bredado de porkoj, bovoj.

Vilaĝservoj estas slovaka lernejo, infanĝardeno, kulturdomo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Imeľ naskiĝis hungara grafikisto József Árendás.

Ĝemelkomunumoj redakti