Imre Aszódi [aSódi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aszódi Imre estis hungara juristo, tradukisto, verkisto. Lia unua edzino estis Márta Chiovini, ilia filino estis Mária Aszódi.

Imre Aszódi
Imre Aszódi kun sia 2-a edzino
Imre Aszódi kun sia 2-a edzino
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1921 (1921-01-04)
en Békésszentandrás
Morto 11-an de oktobro 2006 (2006-10-11) (85-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Márta Chiovini
Infano Mária Aszódi
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Imre Aszódi[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1921 en Békésszentandrás, li mortis la 11-an de oktobro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Aszódi maturiĝis en Szarvas, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1943. Li komencis sian juran karieron en tiam hungara urbo Beszterce, krome li estis ankaŭ soldato. Baldaŭ li laboris en Szolnok, sed en 1952 li forlasis la juĝejon kaj estis jura konsilisto en la sama urbo. Li apogis la hungaran revolucion en 1956, tial li estis kondamnita per prizono, kie li lernis lingvojn. Li liberiĝis dum la tutlanda amnestio en 1963, poste li estis tradukisto, dum li kontribis poemojn, novelojn, dramojn. Li ricevis premiojn en 1991 kaj 2003. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis du gefilojn.

Lia verkaĵoj (elekto) redakti

  • Forrás fakadt (debuta poemaro, 1956)
  • A házasélet abc-je (kunaŭtoro, 1979)
  • Körülírtam verssel a világot (poemaro, 1989)
  • Mese a mamutról (fabellibro, 1998)
  • Kitagadottak (dramo, 2001)
  • Lelkembe visszajárnak az álmok (elektitaj poemoj, 2004)
  • Körös-parti történetek (2005)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Békésszentandrás

Fontoj redakti

Referencoj redakti