Imre Petrasovits [petraŝoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrasovits Imre estis hungara agronomo, juristo, profesoro.

Imre Petrasovits
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1925 (1925-11-12)
en Törökszentmiklós
Morto 27-an de januaro 1995 (1995-01-27) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Verseghy Ferenc Grammar School • Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo • juristo
vdr

Imre Petrasovits [1] Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de novembro 1925 en Törökszentmiklós. Li mortis la 27-an de januaro 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Petrasovits frekventis gimnazion en Szolnok, poste li studis juron en tiam hungara urbo Kolozsvár. Post la 2-a mondmilito li daŭris la lernadon en Debrecen, kie li akiris 2 diplomojn (juran kaj agraran) en 1948. Post siaj studoj li laboris en ministerio pri agrikulturo aŭ en ties filio. Inter 1954 kaj 1960 li laboris en instituto en Szarvas, kie li okupiĝis pri akvumado de rizo-kulturoj. En 1957 li kandidatiĝis, en 1971 li doktoriĝis. En 1960 li ricevis signifan postenon en la menciita ministerio. Post 2 jaroj li estis nomumita docento, en 1974 katedrestro en Gödöllő. Li estis dekano inter 1967-1970, vicrektoro inter 1981–1984, rektoro inter 1987–1990. Li ricevis premiojn. Tiutempe ekde 1972 li estis spertulo pri la agrario en Italio, Afganio, Libano, Sirio. Li ricevis premiojn, aparte menciinda la franca premio en 1988 kaj la hungara premio post 2 jaroj.

Fontoj redakti