Inna MODJA, naskonome Inna BOCOUM[1] (naskiĝis la  19-an de majo 1984(nun 1984-05-19) en Bamako), estas Malia kantistino. Modja signifas "malbona knabino" en la Fula lingvo[2].

Inna Modja
Bazaj informoj
Naskonomo Inna Bocoum
Naskiĝo 19-an de majo 1984 (1984-05-19) (39-jaraĝa)
en Bamako
Deveno Bamako,  Malio
Ĝenroj pop-muzikorepo
Profesio kantistino
Eldoninto Up Music (Warner)
Retejo www.innamodja.com
Persona informo
Naskonomo Inna Bocoum
Lingvoj franca
Ŝtataneco Malio
Okupo
Okupo aktorokantistomodelo
TTT
Retejo http://www.innamodja.com/
vdr

Biografio redakti

Ŝi komencis sian muzikan karieron kun Super Rail Band de Bamako, sekvinte konsilojn de Salif Keïta.

La 21-an de junio 2009, okaze de "fête de la musique" (somertaga muzik-festo okazanta ĉiujare en Francio), ŝi kantis duope kun Jason Mraz en televid-kanalo France 2.

En oktobro 2009, ŝi aperigis sian unuan albumon: Everyday Is a New World, kies unua titolo, Mister H, fariĝis reklam-muziko dum kelkaj monatoj.

En 2010, ŝi rekantis Life origine interpretita de Des'ree en 1998[3].

De tiam, la unua unuopaĵo French Cancan (Mr Sainte Nitouche), eltirita el ŝia nova albumo, estis ofte disaŭdigita de radiostacioj dum somero de 2011. Amuza kaj efika titolo klasigita numero 1 en tv kaj top 5 en radiostacioj. Apero de ŝia nova albumo Love Revolution estis programita la 7-an de novembro 2011.

Inna Modja koncertis la 8-an de novembro 2011 en Parizo en "Café de la Danse" por celebri la aperon de ŝia nova albumo. Ceteraj datoj de venontaj koncertoj tra tuta Francio estas konsulteblaj en ŝia Facebook.

Antaŭ la apero de ŝia unua albumo, ŝi estis pentristino kaj manekeno. Hodiaŭ ŝi estas egerio de marko "Mizani" (L'Oréal).

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 2010: Everyday Is a New World
  • 2011: Love Revolution

Unuopaĵoj redakti

  • 2011: French Cancan
  • 2011: La Fille Du Lido

Engaĝiĝo redakti

Viktimo de seksaj kripligoj senscie de ŝiaj gepatroj, Inna Modja engaĝiĝis en la lukto kontraŭ truditaj virinaj seksaj kripligoj kaj por damaĝkompenso de ili[2].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti