István Dömök
István Dömök [iŝtvAn domok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dömök István estis hungara kuracisto, virusologo, mikrobiologo, epidemiologo.
István Dömök | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1925 en Pesterzsébet |
Morto | 27-an de februaro 2004 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | kuracisto ![]() |

István Dömök [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1925 en Pesterzsébet (nun jam distrikto de Budapeŝto). Li mortis la 27-an de februaro 2004 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Dömök frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ekde 1943 li studis en Scienca Universitato Pázmány Péter. Li interrompis la lernadon pro soldatiĝo, fine li akiris medicinan diplomon en la universitato en 1950. Li akiris fakdiplomon pri laboratoriisto en 1955, pri virusscienco en 1961, pri mikrobiologio en 1980. Inter 1951-1970 li laboris en virusscienca instituto, poste li esploris en Ugando 3 jarojn. Hejmenveninta li ricevis pli altajn postenojn. Li okupiĝis pri infana paralizo kaj pri diversaj vakcinoj. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1961 kaj 2003.
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2008-02-20 per la retarkivo Wayback Machine